Karl Markovics (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1963 en Vieno, Aŭstrio) estas aŭstra aktoro, reĝisoro kaj scenaristo.

Karl Markovics
Karl Markovics en la premiero de la filmo Die Fälscher en Berlino (2007)
Karl Markovics en la premiero de la filmo Die Fälscher en Berlino (2007)
Persona informo
Karl Markovics
Naskiĝo la  29-an de aŭgusto 1963(nun 1963-08-29), do nun 60-jara
en en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1991– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de vendistino kaj de busŝoforo ne volis lerni kutiman profesion, sed revis pri aktora kariero, kaj la gepatroj subtenis lin en tio. Tamen li ne pasis la kandidatigan ekzamenon en la aktora lernejo Max-Reinhardt-Seminar. Li tamen ne malentuziasmiĝis kaj ekde la jaro 1982 profesie aktoris en al viena teatro Serapionstheater. Ekde 1987 li aktoris en la teatro Wiener Ensemble.

Unuan filman rolon li avis en 1991 en la kineja filmo Hund und Katz de Michael Sturminger. En 1993 li videblis en la tragike komika privojaĝa filmo Indien ("Barato") de Paul Harather. Vasta publiko ekkonis lin en la rolo de distrikta polica inspektoro Stockinger [ŝtokinga], komence en la aŭstria krimfilma serio Kommissar Rex (1994 ĝis 1996), poste en la "ida serio" Stockinger. Sekvis pliaj filmaj roloj interalie en la projektoj Hinterholz 8 (1998), Late Show (1999), Geboren in Absurdistan (1999) kaj Komm, süßer Tod (2000).

En la sekvaj jaroj li aktoris en multaj televidaj kaj teatraj produktaĵoj, interalie en la vienaj teatrejoj Theater in der Josefstadt kaj Volkstheater', kie li en 2005 per la dramo La kalva kantistino de Eugène Ionesco ankaŭ unuafoje reĝisoris tratraĵon. En 2008 li videblis en la duparta televida produktaĵo Die Gustloff de la reĝisoro Joseph Vilsmaier - flanke de la aktoraj kolegoj Michael Mendl, Heiner Lauterbach, Francis Fulton-Smith kaj Dana Vávrová.

La ĉefrolo de Salomon Sorowitsch en la filmo Die Fälscher (2007) de Stefan Ruzowitzky, kiu ricevis la Akademian Premion de 2008 en la kategorio de "plej bona neanglalingva filmo, estas lia ĝis nun plej granda sukceso.

En 2009 Karl Markovics kune kun aliaj samlandaj kolegoj fondis la "Akademion de la Aŭstra Filmo". Du jarojn pli poste, en 2011, li en la filmo Atmen ("spiri") unuafoje laboris filma reĝisoro kaj scenaristo. La produktaĵo ricevis la premion Prix Europa Cinemas Label en la 64-a Internacia Filmfestivalo de Cannes, la Aŭstran Filmpremion pri plej bona reĝisorado kaj plej bona scenaro, kaj la ĉefajn premiojn en la Sarajeva Filmfestivalo kaj la Sao-Paŭla Internacia Filmfestivalo.

Privata vivo redakti

Karl Markovics estas edzo de la teatra aktorino Stephanie Taussig kaj patro de du infanoj. Li loĝas proskime de Vieno.

Listo de filmoj (elekto) redakti

televida filmoj kaj serioj redakti

  • 1994: Kommissar Rex (televida serio)
  • 1996: Stockinger (televida serio)
  • 1999: Sturmzeit (5-parta televida filmo)
  • 2000: Lumpazivagabundus (televida filmo)
  • 2002: Andreas Hofer – Die Freiheit des Adlers (televida filmo)
  • 2002: Die Wasserfälle von Slunj
  • 2003: Annas Heimkehr
  • 2004: Zuckeroma
  • 2005: Vier Frauen und ein Todesfall (televida filmo)
  • 2005: Trautmann (televida serio)
  • 2006: Kronprinz Rudolf (duparta televida filmo)
  • 2007: Franz Fuchs – Ein Patriot (televida filmo)
  • 2008: Die Gustloff (televida filmo)
 
Karl Markovics kaj la reĝisoro Stefan Ruzowitzky en la filmfestivalo Viennale de 2009

Kinajaj filmoj redakti

  • 1993: Indien
  • 1993: Muttertag – Die härtere Komödie
  • 1993: Halbe Welt
  • 1995: Auf Teufel komm raus
  • 1997: Qualtingers Wien
  • 1998: Hinterholz 8
  • 1998: Der Strand von Trouville
  • 1998: Drei Herren
  • 1999: Late Show
  • 1999: Alles Bob!
  • 1999: Wanted
  • 1999: Geboren in Absurdistan
  • 2000: Komm, süßer Tod
  • 2001: Showdown
  • 2001: Die Männer ihrer Majestät (All the Queen's Men)
  • 2007: Die Fälscher
  • 2009: Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch
  • 2009: Die kleinen Bankräuber
  • 2010: Nanga Parbat
  • 2010: Henri 4
  • 2010: Mahler auf der Couch
  • 2010: Die verrückte Welt der Ute Bock
  • 2011: Unknown Identity

Kiel reĝisoro kaj scenaristo redakti

  • 2011: Atmen

Teatraj aranĝoj redakti

 
honorigo per la premio Romy kiel plej ŝtatata aktoro (Vieno 2008)
  • 1992/1993: Einen Jŭ will er sich machen - en la rolo de "August Sonders". Volkstheater, Vieno
  • 1999/2000: Der böse Geist Lumpazivagabundus - en la rolo de "Zwirn". Volkstheater, Vieno
  • 2004/2005: Hunt oder der totale Februar - Theater im Hausruck, Vieno
  • 2006: Mein Nestroy - Theater in der Josefstadt, Vieno
  • 2006: A Midsummer Night's Dream - Volksoper, Vieno
  • 2008: Die Fledermaus - en la rolo de "Frosch - opereto de Johann Strauss - Opernhaus Zürich
  • 2008: Mein Kampf - Theater in der Josefstadt, Vieno
  • 2010: Alpenkönig und Menschenfeind - Sommerarena Baden (Malsupra Aŭstrio)

Premioj redakti

  • 2007: premio de la Internacia Kina Semajno de Valladolid kiel plej bona aktoro (pro la filmo Die Fälscher)
  • 2007: Mezorienta Internacia Filmfestivalo, Abu-Dabio, Black Pearl kiel plej bona aktoro (pro la filmo Die Fälscher)[1].
  • 2007: premio Romy en la kategorio plej ŝatata aktoro
  • 2008: premio Romy en la kategorio plej ŝatata aktoro
  • 2008: granda aktora premio de la filmfestivalo Diagonale pro "elstaraj atingoj" (pro la filmo Die Fälscher)
  • 2008: kandidatigo por la premio Emmy en la kategorio "plej bona aktoro en eksterusona televida filmo" (pro la filmo Franz Fuchs – Ein Patriot)
  • 2010: premio Johann-Nestroy-Ring, atribuita en la Lehártheater, Bad Ischl, Aŭstrio, la 25-an de majo
  • 2011: Prix Europa Cinemas Label en la 64-a Internacia Filmfestivalo de Cannes de 2011 pro la filmo Atmen
  • 2011: ĉefa premio en la Sarajeva Filmfestivalo pro la filmo Atmen
  • 2011: ĉefa premio en la kategorio "filmo" de la Sao-Paŭla Internacia Filmfestivalo pro la filmo Atmen[2]
  • 2012: Aŭstria Filmpremio pro la filmo Atmen (plej bona reĝisorado, plej bona scenaro)

Notoj redakti

  1. Middle East International Film Festival – Abu Dhabi: Black Pearl Winners announced Arkivigite je 2012-12-10 per la retarkivo Wayback Machine (PDF), 19-an de oktobro 2007
  2. São Paulo International Film Festival 2011: Prêmio do júri

Eksteraj ligiloj redakti