Karl Moik (naskiĝinta en la 19-a de junio 1938 en Linz, mortinta en la 26-a de marto 2015 en Salcburgo[1]) estis aŭstra televida prezentisto kaj amuzigisto.

Karl Moik
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1938 (1938-06-19)
en Linz
Morto 26-an de marto 2015 (2015-03-26) (76-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germanaaŭstra-germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo televida prezentisto • aktorokantistokomponisto
vdr

Vivo redakti

Post la lernejo li trejnitis kiel il-faristo, sed jam kiel junulo li ŝatis distri aliajn. Jam frue li lernis ludi pianon kaj tirharmonikon. En 1970/71 li trejnitis voĉe ĉe la konservatorio Mozarteum en Salcburgo.

Li komencis fari ilojn, por vendi poste fotokopiilojn kaj televidajn antenojn. Pro la sentita proksimeco al televidaĵoj li e- lkster la normala profesia okupo - vojaĝadis tra Aŭstrio kiel membro de la ĵazmuzik-bando Jolly Austrians. En tiu kunteksto li kelkfoje ankaŭ provis interpreti popolajn muzikaĵojn. En 1964 li edziĝis al Edith, kun kiu li havas du infanojn, Wolfgang kaj Evelyn.

Moik kiel radiofonia kaj televida prezentisto redakti

En 1973 Moik gvidis por la ORF (landa studio de Supra Aŭstrio) la radielsendon Volkstümliche Hitparade, kiu iĝis ege ŝatata ĉe la aŭskultantaro. Meze de la 1970-aj jaroj la germana sendostaciaro ARD ekinteresiĝis pri li. Kune oni elpensis formaton televidan kombinantan kaj distran babilaĉon kaj popolan muzikon. De tio naskiĝis Musikantenstadl, kies komenco estis en 1981 en la aŭstria, ekde 1983 pluse en germana televido.

De 1981-91 funkciis kiel helpdistrianto la - de tempo al tempo - intence vulgareta sed ĉiam amebla kantisto kaj akordionvirtuozo Hias. Karl Moik tiel iĝis konata ĉe milionoj da televidspektantoj. Kune kun la svisa televido finfine la elsendo kunproduktitis kaj dissenditis je la plej atrakciaj elsendotempoj. La teamo gastis eĉ ekster la germanlingva Eŭropo, ekz. en Sud-Afriko, Sovetunio kaj Ĉinio. La 21-an de junio la stacioj ARD kaj ORF maldungis Karl Moik kontraŭ ties volo kaj en 2006 Andy Borg iĝis lia posteulo. Dum la jubilea elsendo de la 30-a datreveno Moik, ofendinte, jam ne aperis.[2]

Krom Musikantenstadl Moik gvidis ĝis 1999 ankaŭ la muzikkonkurson Grand Prix der Volksmusik kune kun la gekolegoj el Germanujo respektive Svislando Carolin Reiber kaj Sepp Trütsch.

En la 31-a de decembro 2005 Moik lastfoje estis sur la Musikantesntadl-scenejo dum rekta, 5 horojn daŭranta elsendo. Pro vaskulaj problemoj li tuj poste transportitis al malsanulejo, kie li devis resti ĝis la 9-a de januaro.

De junio ĝis septembro 2006 li moderigis la radielsendon Rund um die Welt de la salcburgia studio de ORF.

Indignon ĉe la stalinisme persekutitoj li provokis post intervjuo por la gazeto Hamburger Abendblatt, kie li komparis sian vivon kun Stalino: ĉar ankaŭ li ne estintus geniulo dum la lerneja tempo kaj devintus batali multajn intrigojn. ("Er war in der Schule auch nicht der Beste. Und er hat sich mit harter Arbeit durch viele Intrigen durchkämpfen müssen")[3] [4]

Krome la finomo de italoj en unu el liaj elsendoj kiel manĝadaĉantoj de spagetoj (Spaghettifresser) ŝokis. Li dum sekvonta elsendo pardonpetis dirante ke pro narkotikoj li ne tute estus mastro de la situacio. Post korinfarkto li ricevis operacie tri pontetojn ĉe la koronaria angio.

Kiel diabetulo li helpis la fondaĵon Chance bei Diabetes kaj propagandas vivstil-ŝanĝojn ĉe diabetuloj de speco 2.[5]

Kantista kariero redakti

Dum la Musikantenstadl-elsendoj li regule ankaŭ kantis. Konataj kantoj respektive interpretadoj de kantoj estas ekz.: Das Zipferl vom Glück, Servus, pfüat Gott und Auf Wiedersehn, Ja, heute woll'n wir feiern, Einer hat immer das Bummerl kaj Es dreht sich alles nur um’s Geld.

Aktora kariero redakti

La lastan tempon li plurfoje aktoris. Televidan premieron tiurilate li havis en 2000 kiel jurmedicino en la famega germana kriminalfilmserio Tatort. En 2008 li estis urbestro en la muzikkomedio Das Musikhotel am Wolfgangsee. Dum somero 2008 li aktoris por la en ses filmoj ene de la filmserioLa plej belaj amfilmoj. Scenaroj estas la romanoj de la eldonejo Bastei-Lübbe.[6][7]

Premioj redakti

Pro liaj grandaj meritoj pri kulturo Moik ricevis en 2003 de la urbo Linz la premion Großes Goldenes Ehrenzeichen der Stadt Linz. Krome li ricevis en aŭgusto 2004 la honoran titolon de profesoro. En 2004 kaj en 2007 estis aljuĝita al li Krono de popola muziko.

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti