Karl RossiCarlo Rossi (ruse Карл Иванович Росси, itale Carlo di Giovanni Rossi) naskiĝis la 29-an de decembro 1775 En Napolo, mortis la 18-an de aprilo 1849 en Sankt Peterburgo) estas elstara italdevena rusia arkitekto, fama pro multaj klasicismaj konstruaĵoj kaj ensembloj en Sankt-Peterburgo kaj la apudurboj.

Karl Rossi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1775 (1775-12-18)
en Napolo
Morto 6-an de aprilo 1849 (1849-04-06) (73-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo ĥolero
Tombo Lazarev Cemetery
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando de NapoloRusia Imperio
Alma mater Petrischule
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Yelagin Palace
General Staff Building
Alexandrinsky Theatre
Mikhaylovsky Palace
vdr

La nomon de Rossi portas unu el la stratoj centre de Peterburgo, ekzistas ankaŭ monumento al li.

La asteroido 3969 Rossi estis nomita en lia honoro.

Biografio redakti

Karlo Rossi en juneco venis al Rusio kune kun siaj patrino kaj duonpatro, kiujn oni invitis por labori en Peterburgo. Ekde sia junaĝo Rossi estis proksima al la arta mondumo, edukiĝis ĉe itala arkitekto Vincenzo Brenna, tiam (17831802) laborinta en Rusio.

En 18021803 Rossi studis en Italio. Ekde 1808 laboris en Moskvo kaj revenis al Peterburgo en 1815. Li instruis ekzemple al Albert Kavos, konstruinto de teatroj.

Kreado redakti

Kreaĵojn de Rossi karakterizas t. n. "Empiro" arkitektura stilo, kiu kombinas majestecon kaj modestan simplecon de la konstruaĵoj.

 
tombo en Aleksandr Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo

Eksteraj ligiloj redakti