Karl Wilhelm Ramler

Karl Wilhelm RAMLER (naskiĝinta en la 25-a de februaro 1725 en Colberg, ekde 1945 Kołobrzeg, mortinta en la 11-a de aprilo 1798 en Berlino) estis germana poeto kaj tradukisto.

Karl Wilhelm Ramler
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1725 (1725-02-25)
en Colberg, Prusia provinco Pomerio
Morto 11-an de aprilo 1798 (1798-04-11) (73-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karl Wilhelm Ramler, portreto de 1749

Vivo redakti

Post la lernejofrekvento en Colberg, Stettin (ekde 1945 Szczecin) kaj Halle (Saale) Ramler ekstudis teologion en Halle, ekde 174 medicinon en Berlino - sed baldaŭ rezignis pri studado. Jam en Halle li interesiĝis pli pri literaturo. En Berlino li renkontis Johann Wilhelm Ludwig Gleim kiu instigis lin verki kaj donis lin dungon kiel privata instruisto ĉe la bieno Lähme proksime de Werneuchen. En la 1747-a jaro Ramler revenis Berlinon kie li instruis de 1748-90 filzosofion ĉe la lernejo de la korpuso kadeta.

Tie ĉi li baldaŭ eniris klerismajn rondojn. Kun Moses Mendelssohn kaj Friedrich Nicolai li familiariĝis kaj eldonis en 1750/51 kun Johann Georg Sulzer la verkon Critische Nachrichten aus dem Reiche der Gelehrsamkeit. Intima amikeco estis de li kun Gotthold Ephraim Lessing kiel provas la kuna eldono de Sinngedichte de Friedrich von Logau (1759) kaj la senindulga reciproka artista kritikado. En 1786 Ramler iĝis membro de la Prusa Akademio de Sciencoj en 1786 kaj de Akademie der Künste. Li vokitis en 1787 estri kune kun Johann Jakob Engel kaj August von Beyer la reĝan teatron (ĝis 1796).

Graveco redakti

Ramler verkis multon da poemoj, antaŭ ĉio multajn odojn. Kelkaj liaj skribaĵoj muzikigitis fare de Georg Philipp Telemann, Joachim Quantz kaj Carl Heinrich Graun. Ekser tio Ramler tradukis verkojn de la romiaj verkistoj Horacio, Katulo kaj Martialis. Krome li estis literaturkritikanto sekvante konsekvence la principojn de la franca estetikisto Charles Batteaux, kies kvarvoluman Enkondukon en la belaj artoj Ramler estis tradukinta en 1756-58. Sur tiu ĉi bazo li tralegis kaj komentis la verkojn de samtempuloj kiuj ne ĉiam entuziasmiĝis pri tio. Ramler gravis krome kiel eldonisto de ne tiom konataj verkistoj. Mendelssohn tamen kritikis la de Batteaux prenitan estetikan skalon ĉar per ĝi la imitado de naturo taksatas la baza principo de poezio.

La samtempuloj admiras Ramler kiel germanan Horacion, sed jam la sekvinta generacio volis vidi en la persono de Ramler nur simplan poetikan trejniston. Fakte taŭgas nek troestimi la verkojn de Ramler (ekz. komparite al Klopstock) nek malbonigi lin kiel laman versaĵfaranton. Kiel poeto, tradukisto, eldonisto kaj kritikisto li nepre meritas altan pozicion inter la berlinaj klerismuloj de la 18-a jarcento.

Verkoj (elekto) redakti

  • Critische Nachrichten aus dem Reiche der Gelehrsamkeit (1750/51)
  • Der Tod Jesu (1755, nova versio 1760), oratorio, muziko de Karl Heinrich Graun (1755), Georg Philipp Telemann (1755), Johann Christoph Friedrich Bach (1760) kaj Joseph Martin Kraus (1776)
  • Die Lieder der Deutschen (1766, pli malfrue ankaŭ Lyrische Blumenlese)
  • Fabellese (1783/90)
  • Sammlung der besten Sinngedichte der deutschen Poeten (1766)
  • Oden. (1767)
  • Kurzgefasste Mythologie (1790)
  • Poëtische Werke (1801/02, 2 vol., eldonitaj de Leopold Friedrich Günther von Goeckingk)

Literaturo redakti

  • Theodor Heinsius: Versuch einer biographischen Skizze Ramlers nebst einer kurzen Darstellung seines poetischen Charakters. Belitz und Braun, Berlin 1798 Digitalisat.
  • Herbert Lölkes: Ramlers „Der Tod Jesu“ in den Vertonungen von Graun und Telemann: Kontext, Werkgestalt, Rezeption. (= Marburger Beiträge zur Musikwissenschaft, Band 8), Bärenreiter, Kassel 1999, ISBN 3-7618-1480-1.
  • Laurenz Lütteken (Hrsg.): Urbanität als Aufklärung. Karl Wilhelm Ramler und die Kultur des 18. Jahrhunderts. (Colloquium, Halberstadt 1999.) Wallstein, Göttingen 2003 (Schriften des Gleimhauses Halberstadt 2), ISBN 3-89244-462-5.
  • Biografio de Ramler ĉe NDB.

Eksteraj ligiloj redakti