Karl von Frenckell

germana esperantisto

Karl (Frans Robert) von FRENCKELL [karl fon frenkel] (naskiĝis la 11-an de aprilo 1880 en Helsinko, mortis la 28-an de marto 1952 en Frankfurto ĉe Majno[1][2]) estis finna esperantisto, sed loĝis en Germanio. Li estis konsulo de Finnlando, diplomita inĝeniero kaj bankestro.

Karl von Frenckell
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1880 (1880-04-11)
en Helsinko
Morto 28-an de marto 1952
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco FinnlandoGermanio
Alma mater Universitato de Helsinko
Familio
Edz(in)o Minnie Nast
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Karikatura bildkarto (el ĉ. 1912)

Karl von Frenckell studis en la Teknika Universitato de Dresdeno.[1] En 1904[3] aŭ 1905[1] li geedziĝis kun operkantistino Minnie Nast (1874–1956). Ekde 1908 li laboris en Bankhaus Gebrüder Arnhold,[4] la banko de Max Arnhold kaj esperantisto Georg Arnhold.

En "Germana Esperantisto" No 2, 1912 paĝo 45 li informas pri la avantaĝoj de Ĉekbanko Esperantista, fondita en Londono. La Bankhaus Gebr. Arnhold en Dresdeno akceptas monon de germanaj Esperantistoj kaj transdonas sen apartaj kromkostaj.

Karl von Frenckell estis dumviva membro de UEA. En 1908 li fariĝis estrarano de Saksa Esperanto-Instituto. De 1909 ĝis 1919 li estis prezidanto de la Esperanto-societo en Dresdeno.[5] Dum jaroj li estis afergvidanta sekretario de Germana Esperanto-Asocio. Ambaŭ societojn li kondukis tre lerte kaj diplomate tra multaj krizoj. Li estis prezidanto de la 14-a Universala Kongreso de Esperanto 1922 en Helsinko. En 1911 kaj 1921 li aranĝis internaciajn antaŭkongresojn en Dresdeno. Li eldonis la gazeton Dresdenaj Esperanto-Sciigoj kaj verkis artikolojn.

En 1919 Karl von Frenckell fariĝis honora senatano de la Teknika Universitato de Dresdeno. Li estis sekretario kaj unu el la ĉefaj aktivuloj de Rotario-klubo en Dresdeno.[6] Li propagandis Esperanton ankaŭ inter Rotarianoj.[7]

Post la dua mondmilito Karl von Frenckell loĝis en Kronberg im Taunus.[8]

Verkoj redakti

Frenckell, [Karl] v. : Freimaurer und Esperanto. Bericht über ein von der Esperanto Framasona einberufenen Zusammenkunft von Frmrn. verschiedener Oriente in Dresden 1908, Dresdener Logenblatt, Vol. 39 1908-1909 p. 50-52

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Artikolo Frenckell-Nast, Minnie Helena von, en: "Frauen auf die Straßen(-)schilder", Dresden 2007, p. 29.
  2. WikiTree: Karl Frans Robert von Frenckell (1880 - 1952) (aliro 2020-07-09).
  3. Wolfgang M. Schwarz: Tradition mit Perspektive, en: Dresdner Universitätsjournal, n-ro 2/2004, Arkivigite je 2009-01-24 per la retarkivo Wayback Machine p. 7.
  4. Klaus Urban: Esperanto-Geschichte in Dresden, ĉapitro 1918–1935.
  5. Bernhard Pabst: Marie Hankel (1844–1929) Arkivigite je 2021-02-12 per la retarkivo Wayback Machine, Bonn 2002, p. 7.
  6. Victoria de Grazia: Irresistible Empire, Cambridge (Massachusetts) 2005, p. 22–23.
  7. Karl von Frenckell: Esperanto – a Tongue All Men Can Easily Learn, en: The Rotarian, oktobro 1934, paĝoj 12–13 kaj 48.
  8. Kie estas kiu? En: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 6.

Honore al la 25-jara jubileo en Deutscher Esperantist 1933, paĝo 161 iomete biografie.