Karlheinz Deschner

germana verkisto kaj kritikisto de religioj kaj eklezioj

Karlheinz DESCHNER [karlhajnc deŝna] (naskita/baptita kiel Karl Heinrich Leopold Deschner la 23-an de majo 1924 en Bamberg en Germanio, mortis la 8-an de aprilo 2014) estis germana verkisto kaj kritikisto de religioj kaj eklezioj. Inter liaj precipaj verkoj estas Abermals krähte der Hahn (germane: Plian fojon kriis la virkoko) kaj laŭplane dek-voluma Kriminalgeschichte des Christentums (kriminala historio de kristanismo).

Karlheinz Deschner
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1924 (1924-05-23)
en Bamberg
Morto 8-an de aprilo 2014 (2014-04-08) (89-jaraĝa)
en Haßfurt
Mortis per malsano vd
Religio ateismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Würzburg vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo historiistoverkisto • literaturkritikisto • teologo • literaturhistoriisto vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj Kriminalgeschichte des Christentums vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografieto redakti

Karlheinz Deschner naskiĝis kiel filo de katolika patro kaj protestantisma patrino (poste katolikiĝinta). Lia bazlernejo estis tiu de Trossenfurt (nun en Oberaurach, en Germanio), lia gimnazia eduko komenciĝis en la franciskana seminario en Dettelbach (dumtempe li loĝis en la franciskana monaĥejo) kaj finiĝis kiel internulo (lerneja loĝanto) de la karmelanoj kaj la Anĝelaj Fraŭlinoj en Bamberg, kie li abiturientis en 1942[1].

Post soldatservo en la dua mondmilito li en 1946 kaj 1947 studis ĉe la filozofia-teologia altlernejo en Bamberg, poste de 1947 al 1951 ĉe la universitato de Würzburg, aŭskultante pri literaturo, jurisprudenco, filozofio, teologio kaj historio. En 1951 li doktoriĝis per verko pri "la metafizika malespero de Lenau kaj ĝia lirika esprimo".

Same en 1951 li edziĝis kun Elfi Tuch, kun kiu li havis la gefilojn Katja, Bärbel kaj Thomas (mortinta en 1984). La romkatolika eklezio publike konstatis ekskomunikon de la geedzoj, ĉar Tuch estis divorcinta; la deklaron proklamis la tiama episkopo de Würzburg, Julius Döpfner. Ĝis tiu tempo Deschner neniam publikigis ion kritikan pri eklezioj aŭ religioj. Komence de la 1950-aj jaroj li intense studis literaturon, lian pensadon influis Friedrich Nietzsche, Kantio kaj Arthur Schopenhauer.

En 1956, 32-jara. Deschner publikigis sian unuan libron, la novelon die Nacht steht um mein Haus (nokto ĉirkaŭas mian domon). La sekvan jaron li eldonis la libron was halten Sie vom Christentum? (kion vi opinias pri kristanismo?), en kiu li resumis kontribuojn de samtempanoj kiaj Hermann Kesten, Heinrich Böll, Arno Schmidt, Max Brod, Arnold Zweig kaj aliaj. La verko estas konsiderata lia unua verko kritika pri eklezioj (kristanismaj).

Samjare aperis lia volumo Kitsch, Konvention und Kunst (kiĉo, konvencio kaj arto), en 1058 la novelo Florenz ohne Sonne (= Florenco sen suno). La libro Abermals krähte der Hahn, aperinta en 1962, estas konsiderata de eklezi-kritikantoj kiel fundamenta verko. En 1986 la eldonejo Rowohlt publikigis la unuan volumon de lia Kriminalgeschichte des Christentums (kriminala historio de kristanismo), planita ampleksi dek volumojn. En 2008 aperis la naŭa volumo, ĉar Deschner, danke al privata financado de Herbert Steffen, Alfred Schwarz kaj aliaj, povis dediĉi sin al la kompletigo de sia ĉefverko. Ekde 1988 lia verkaro estis agnoskata ankaŭ publike, per premioj kaj distingoj.

Deschner estas vegetarano kaj plurfoje diris publike ke, se li havus duan vivon, li dediĉus ĝin al temo eĉ pli senespera ol la batalo kontraŭ kristanismo – la besto. Ke li denove verkus, eĉ se liaj verkoj ne atingus – kiel nun – milionojn da legantoj. Ili ja servus al afero eĉ pli necesa, laŭ lia konvinko la plej necesa afero:

"Kiu malaniĝas de la eklezio: ĝojeto por mi; kiu ne plu manĝas bestojn: mia frato."[2]

De multaj jaroj Karlheinz Deschner vivas en Haßfurt (Germanio).

Notoj redakti

  1. Über Karlheinz Deschner: Leben, Werke, Resonanz. Rowohlt. “ĉapitro Biographische Notiz, p. 19 kaj sekvaj”.
  2. VEBU 11/2004

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Karlheinz Deschner en la germana Vikipedio.