Karlo Frederiko (Saksio-Vajmaro-Eisenach)

Karlo Frederiko (germane Carl Friedrich; naskiĝis la 1-an de februaro 1783 en Vajmaro, mortis samloke la 8-an de julio 1853) estis grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Karlo Frederiko
Grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Persona informo
Karl Friedrich von Sachsen-Weimar-Eisenach
Naskiĝo 2-an de februaro 1783 (1783-02-02)
en Vajmaro
Morto 8-an de julio 1853 (1853-07-08) (70-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Historia tombejo en Weimar vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Familio
Dinastio House of Saxe-Weimar-Eisenach vd
Patro Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Patrino Landgravine Louise of Hesse-Darmstadt vd
Gefratoj Princess Caroline Louise of Saxe-Weimar-Eisenach • Prince Bernhard of Saxe-Weimar-Eisenach • Karl von Heygendorff vd
Edz(in)o Maria Pavlovna Romanova vd
Infanoj Princess Marie of Saxe-Weimar-Eisenach • Augusta von Sachsen-Weimar-EisenachKarlo Aleksandro de Saksio-Vajmaro-Eisenach • Paul Alexander Karl Prinz von Sachsen-Weimar-Eisenach vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Dum 1828-1853
Antaŭulo Karlo Aŭgusto, lia patro
Sekvanto Karlo Aleksandro, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Talero kun la bildo de Karlo Frederiko el la jaro 1841-a

Karlo Frederiko estis la plej maljuna filo de la duko kaj posta grandduko Karlo Aŭgusto el ties geedzeco kun Luizo (Hessen-Darmstadt) filino de la landgrafo Ludoviko la 9-a (Hessen-Darmstadt). Li konsideritis la favorita infano de la patrino, dum la patro preferis la pli junan fraton Karlo Bernardo. Post fino de eduko, por kiu responsis ankaŭ Johann Gottfried Herder, la princo ekvojaĝis je sia Grand Tour al Franclando kaj Ruslando.

En la 3.8.1804 li nuptis en Sankt-Peterburgo la granddukino Maria Pavlovna Romanova, filino de la rusa caro Paŭlo la 1-a. Por la alveno de la feliĉa paro en Vajmaro verkis Friedrich Schiller la darampoemonl Die Huldigung der Künste. Sian heredprinctempon pasigis Karlo Frederiko parte en Vajmaro, parte en Sankt-Peterburgo. En la 14.6.1808 li dekoritis fare de la prusa reĝo per la Ordeno de la nigra aglo. Post la morto patra li ekregantis en la 4.6.1828.

Graveco redakti

Vide al la administrado li daŭrigis la principojn politikajn de la patro malpligrandigante la kortegon. Sub la influo de la edzino iĝis ekde 1821 la unuaj ŝparkasoj en la duklando kaj multaj karitataj organizaĵoj. Karlo Frederiko apogis la evoluon de agrikulturo, komerco kaj metioj membrigante la ŝtaton en 1834 al la Germana Doganunio. Kun la liaj turingiaj duklandoj kaj kun Prusio li faris kontrakton pri la konstruo de la fervojlinio inter Halle (Saale) kaj Eisenach. Danke al li elektitis linio tuŝanta Vajmaron. En la 6.4.1842 nomumis lin la reĝo prusa generalmajoro.

Post la Revolucio de 1848 ankoraŭ pli liberaliĝis la konstitucio de 1816. Dum la martaj tagoj de 1848 iĝis sur la kastelkorto kelkaj tumultoj kie postulitis la nomumo de liberalaj ministroj. Ernst Christian August von Gersdorff devis demisii; la sekvinta kabineto akceptis multajn leĝojn kiu eĉ restriktis la rajtojn de lia duka moŝto.

Karlo Frederiko tute restis en la ombro de la patro. Estante pli ŝparema ol la malido, li ne havis senton por aktualaj necesoj. La iniciatoj por kultura novigaro kvazaŭ ĉiam venis de la ege talenta edzino lia. Politike la registaro serĉis initman konkordon kun la prusoj. Du princinoj edziniĝis de princoj el la dinastio de la Hohencolernoj kaj oficiroj turingiaj trejniĝis ofte ĉe prusaj akademioj.

Lia ĉerko troviĝas en la Princa kripto de Weimar.

Idoj redakti

Jen la infanoj de Karlo Frederiko kaj Maria Pavlovna:

  • Paul Alexander Carl Constantin Friedrich August (1805–1806)
  • Marie (1808–1877)
⚭ 1827 princo Karlo de Prusio (1801–1883)
⚭ 1829 reĝo Vilhelmo la 1-a (Germana Regno)
⚭ 1842 princino Sophie von Oranien-Nassau (1824–1897)

Literaturo redakti

  • Artikolo "Karl Friedrich, Großherzog zu Sachsen-Weimar-Eisenach" de Ernst Wülcker ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 15 (1882), p. 355–358, kio relegeblas interrete tie ĉi.
  • Detlef Jena: Carl Friedrich. Großherzog von Sachsen-Weimar-Eisenach, Verlag Friedrich Pustet, Regensburg 2013. ISBN 978-3-7917-2520-8.
  • Kurt von Priesdorff: Soldatisches Führertum. Band 6, Hanseatische Verlagsanstalt Hamburg 1938, p. 113–114, Nr. 1740.

Notoj redakti