La Karlovara Gejsero (ĉeĥe: VŘÍDLO) estas gejsero en Karlovy Vary.

Karlovara Gejsero en 2009 jaro

Sur la dekstra bordo de la rivereto Teplá estas la ĉefa celo de ĉiuj vizitantoj - la plej varma kaj plej forta fonto de Kuraca mineral-akvo en Karlovy Vary - varmega 72 Celsius-gradojn. Jam ekde nememorata pratempo senĉese pulsadas, ŝprucante per potenca fluo ĝis alteco de 12 m, el profundo 2000 metrojn en mallongaj intervaloj pli ol 200 litrojn da akvo dum unu minuto.

La Gejsero estis origine sentegmenta. En tridekaj jaroj de la 19-a jarcento oni konstruis simplan halon sur kolonetoj. Nova impona kolonaro interne ornamita per latuno kaj per bronzo estis konstruita laŭ projekto de vienaj arkitektoj Fellner kaj Helmer. Ĝia finkonstruo estis en la jaro 1879. Pro abundo de metaloj dum la Dua mondmilito estis de germanaj nazioj malmuntita en la jaro 1939 kaj la materialo uzita por kanonoj. Post la Dua mondmilito oni konstruis ĉi tie provizoran simplan lignan budon – ĝian aspekton oni povas vidi sur malnovaj bildkartoj. Sed ankaŭ tiu ĉi – hodiaŭ jam oni povas diri ankaŭ "historia" provizora budo estis en la jaro 1965 forigita kaj la Gejsero estis certan tempon sentegmenta. Nun ĉirkaŭ la Gejsero staras nova kolonaro. Ĝi estis malfermita la 11-an de majo 1975 kaj tiam ricevis nomon laŭ la unua kosmonaŭto Jurij Gagarin.

Ampleksan modernan du-etaĝan konstruaĵon el rustorezista ŝtalo, el vitro kaj el marmoro oni konstruis laŭ projekto de arkitekto inĝ. Jaroslav Vetruba. La konstruaĵo similas al majusklo "L". Meze staras ĉefa ronda halo, kiu havas 364 m² (tricent sesdek kvar kvadrat-metrojn) kaj alta estas 12 metrojn. La kupolo estas el vitro kaj havas ankaŭ 12 m supren. La Transversa promenada halo estas 8 m-ojn alta kaj ĝia areo estas 884 m² (okcent okdek kvar kvadrat-metrojn). Anka la longforman halon kun areo 952 m² oni uzas por promenado. En ĝi estas envitrigitaj mineralaj fontoj, el kiuj ĉerpas la akvon malsanuloj por trinki. En la nova Gejsera kolonaro povas komforte promeni kaj trinki interne ĉirkaŭ 2000 homoj. Nun oni simple nomas la kolonaron "GEJSERA KOLONARO".