Karlovice (distrikto Bruntál)

municipo en la distrikto Bruntál‎ de Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karlovice

Karlovice (germane Karlsthal) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Bruntál, regiono Moraviasilezia. En 2023 ĉi tie vivis 1 012 loĝantoj.

Karlovice
germane Karlsthal
municipo
Karlovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Karlovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Vrbno pod Pradědem
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Zlatohora montetaro
Transporto Fervojlinio 313
Rivero Opava
Situo Karlovice
 - alteco 480 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 16″ N 17° 26′ 46″ O / 50.10444 °N, 17.44611 °O / 50.10444; 17.44611 (mapo)
Areo 21,6 km² (2 160 ha)
Loĝantaro 1 012 (2023)
Denseco 46,85 loĝ./km²
Estiĝo 18-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 26
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597481
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Karlovice (Bruntál District)
Retpaĝo: www.karlovice.eu
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Široká Niva, Vrbno pod Pradědem, Holčovice, Hošťálkovy kaj Krasov.

Divido de municipo redakti

Partoj de municipo redakti

Katastraj teritorioj redakti

  • Adamov u Karlovic
  • Karlovice ve Slezsku
  • Nové Purkartice

Historio redakti

Municipo Karlovice situas en valo de rivero Opava, oriente de Vrbno pod Pradědem. Mezo de la municipo troviĝas en supermara alteco ĉirkaŭ 480 m kaj ĝi estas ĉirkaŭita de montetoj en dislimiĝo de 600 ĝis pli ol 730 m supermara alteco.

La plej malnova loĝigita loko en spaco de la hodiaŭa vilaĝo estis burgo Freudenštejn, fondita jam en la dua duono de la 13-a jarcento kaj forlasita en duno de la 14-a jarcento. Su loko de la municipo estas menciataj unue forĝistejoj, ĉirkaŭ ili poste estiĝis vilaĝo Hütten. Ĝi estas menciata en la jaroj 1558 kaj 1615. Ĝi pereis dum tridekjara milito. Komence de la 18-a jarc ento la municipo estis denove renovigita kaj konstruitaj novaj forĝistejoj por fero. Post la unua posedanto, krnova princo Karolo el Liĥtenŝtejno ĝi estis nomita Karlstahl. Feraj forĝistejoj estis funkciaj ĝis duono de la 19-a jarcento. En la municipo estis ankaŭ segiluzinoj, muelejoj, produktejo de papero kaj fabriko por meblaro. Komence de la 19-ajarcento oni cvxi tie produktis ankaŭ sukeron el acera foliaro. Sukcesis ankaŭ banlokaferoj. Ĝis la jaro 1848 la municipo apartenis al krnova kamerao. En la jaro 1918 la municipo por mallonga tempo fariĝis parto de germana provinco Sudetenland. En la jaroj 1937-38 en la ĉirkaŭaĵo estis konstruitaj malpezaj fortikaĵoj modelo 37, kiel parto de fortikigado de Ĉeĥoslovakio. Ĝis la dua mondmilito vivis en la municipo plejparte germane parolanta loĝantaro.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 616
18802 595
18902 491
19002 214
19102 151
19212 026
JaroLoĝantoj
19302 186
19501 062
19611 270
19701 152
19801 037
19911 062
JaroLoĝantoj
20011 148
20141 039
20161 014
20171 014
2018995
2019992
JaroLoĝantoj
20201 017
2021971
20221 024
20231 012