Karlsruher SC

sporta kaj aparte futbala klubo en Germanio

La asocio Karlsruher Sport-Club Mühlburg-Phönix e. V., mallonge Karlsruher SC aŭ ankoraŭ pli mallonge KSC, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. Pra-klubo, el kiu radikis la nuna asocio, fondiĝis en 1894, sed en la nuna formo la asocio ekestis en 1952 per fuzio de la sportaj kluboj Karlsruher FC Phönix kaj VfB Mühlburg. Klubaj koloroj estas bluo kaj blanko. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu nun konkuras en la dua nacia ligo de futbalo, sed en parto de sia historio ankaŭ havis signifan rolon en la unua germania ligo de futbalo, nomata Bundesliga. Tamen la klubo havas teamojn ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj, de viroj kaj de virinoj, de plenkreskuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj.

Karlsruher SC
futbala klubo
Kluba nomo  Karlsruher Sport-Club
Mühlburg-Phönix e. V.
Fondita  6-a de junio 1894
Stadiono  Wildparkstadion
Kapacito  29 699
Prezidanto  Ingo Wellenreuther
Trejnisto  Markus Kauczinski
Ligo  dua nacia ligo de futbalo
2021/22  12-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr