Karmelana preĝejo (Kaselo)

La Karmelana kirko (germane: Brüderkirche) estas la plej malnova ĝis nun staranta preĝejo en Kaselo, Germanio (Renthof nr 1). Nuntempe ĝi ne plu uzatas por diservoj sed faratas ekspozicioj. Sole en la eksa kunvenejo de la kanonikoj la ortodoksoj grekaj preĝas dimanĉe.

Karmelana kirko de Kaselo

Historio redakti

La protestantisma kirko estas eksa monakeja kirko konstruite inter 1292 kaj 1376 en proksimeco de la landgrafejo. Kiam landgrafo Filipo la 1-a ĉirkaŭitis la kastelon per remparoj la kirko amputitis kvazaŭ.

Priskribo redakti

Kiel decis por ordenoj almozantaj tiu ĉi kirko estas modesta, sen turo kaj kun du navoj. La kruconervura volbo kuŝas sur konsoloj. Pro la simpla vitralado kaj la hela farbo la interno aperas simplega sed impona koncerne la efekton halan. La timpana reliefo kun Kristo priplorata (de 1500) sur la norda portalo nombriĝas inter la malmultaj sakralaĵoj kiuj postvivis en Kaselo la Duan Mondmiliton. Ĉe la ekstera fasado de la kanonikkunvenejo skulptaĵo bronza de Kurt Lehmann (1958) memorigas al oni la viktimojn de la kruelaj aerbomb-atakoj de la 22.10.1943.

Ĉe la alia flanko de la kirko apudas ofte alikonstruita ejaro (nomita Renthof) en kiu troviĝas en niaj tagoj oldulejo. Tie post la enkonduko de Reformacio gastiĝis la t.n. Kavalira akademio, poste la universitato kaj diversaj administraciejoj. La renesanca portalo kaj la ĉemura puto en la korto (de 1600) atestas tiun ĉi periodon. Interne konserviĝis malfrubaroka ŝtuparo el ligno. La postmilite pli simple rekonstruita parto ĉe la rivero Fulda dividatis per nova ponto kondukanta en la malsupran parton de la nova urbo.

Eksteraj ligiloj redakti