Karnavalo en Bremeno

La karnavalo de Bremeno estas ĉiujara karnavala parado en Bremen kun postsekva balo kaj multnombro da flankaj okazaĵoj, kiu okazas ĉiun jaron ekde 1986. Ekde 1991 la karnavalo okazas laŭ devizo ŝanĝiĝanta ĉiun jaron. Temas pri karnavalo kun la pezocentro de sambo. Aliaj „kolonoj“ estas maskoj, kostumoj, paŝstangoj kaj spektakloj. Organizanto estas la asocio Initiative Bremer Karneval e.V. Initiatinto kaj arta direktisto estas la ŝvisa artistino Janine Jaeggi. La karnavalo de Bremeno validas kiel la plej granda sambo-karnavalo en Eŭropo kaj preskaŭ samtempas kun la karnavalo en Venecio.

Karnavalo en Bremeno 2009. Malfermado sur la foirejo

Historio redakti

La unua parado okazis la 15-an de februaro 1986 kun unu sambogrupo kaj proksimume 100 partoprenantoj en la kvartalo Ostertor. Ĝin fondis la unua sambogrupo de Bremeno en la jaro 1985. Baza ideo por la karnavalo de Bremeno estis por la iniciatintoj la praideo de la vintro-forpelo kaj la ludo de la ĝermantaj printempaj fortoj. Tiujn ĉi energiojn simbolas artoj kiel sambo, ladblova muziko, maskoj, kostumoj, danco, paŝstangoj kaj spektakloj. En la tempo inter 1986 kaj 1990 okazis serĉo kaj fiksigo de la randaj kondiĉoj. Por limiĝi disde la rejnlanda karnavalo oni finfine post kelkaj datoeksperimentoj decidiĝis por la semajnfino antaŭ la grandaj karnavalaj paradoj de la Rejnlando. Ankaŭ la paradejoj ŝanĝiĝis, ĝis kiam elformiĝis ekde 1991 la nuna paradovojo ekde la centra foirejo.

Ekde 1991 la karnavalo havas devizon ŝanĝiĝantan ĉiun jaron. Ekde 1992 la nombro de flankaj aranĝoj kreskis kaj la aktivecoj pliprofesiiĝis.

 
Bremena karnavalo de 2007

En 2008 la parado ampleksis 150 sambogrupojn kun proksimume 2.500 partoprenantoj kaj proksimume 30.000 spektantojn. Por la parado de 2007 estis aliĝintaj laŭ la okazigintoj 109 grupoj. La parado transiĝas je la fino en stratokarnavalon kun diversaj scenejoj kaj libera ludo inter aktivuloj kaj publiko.

La partoprenantaj sambogrupoj venas el Bremeno kaj ties ĉirkaŭejo, sed ankaŭ el Rejnlando, Berlino, Aŭgsburgo, MunkenoKiel kaj el la najbaraj landoj kiel ekzemple Nederlando, Aŭstrujo kaj Svisujo.

La paradon de 2009 kun 1.400 paradantoj ĉeestis laŭ policaj taksoj 35.000 spektantoj. Februaron de 2014 proksimume 1.500 paersonoj partoprenis la samboparadon, inter ili ankaŭ homoj el Danujo, Nederlando, Britujo kaj Svisujo.[1] La paradon je la 6-a de februaro 2015 partoprenis pli ol cent grupoj kun 1.000 muzikistoj kaj 1.200 sambodancistoj, akrobatoj kaj irilopaŝantoj.[2]

Literaturo redakti

  • Katharina Witte (eldoninto): Jetzt kommse übern Deich - 20 Jahre Bremer Karneval. Edition Temmen, Bremeno 2005, ISBN 3-86108-566-6.

Referencoj redakti

  1. Samba-Karneval in Bremen Arkivigite je 2015-02-09 per la retarkivo Wayback Machine, Nordwestzeitung Online de la 24-a de februaro 2014.
  2. Sambafieber in der Stadt, Weser-Kurier de la 7-a februaro de 2015.

Eksteraj ligiloj redakti