Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro

La karnavalo en Rio-de-Ĵanejro (portugale carnaval do Riocarnaval carioca) komenciĝas oficiale vendredon antaŭ Cindra Merkredo kaj estas unu el la ĉefaj allogaĵoj de la urbo kaj de la tuta Brazilo. La multkolora parado de la samboteamoj apartenas al la plej grandaj festoj de la mondo.

Festoĉaro en 2014
Dancistino en 2017
Karnavala reĝino 2005 Luma de Oliveira

Organizado kaj samboteamoj redakti

La karnavalon organizas la turisma oficejo de la urbo kunlabore kun la Ligo de la Samboteamoj de Rio-de-Ĵanejro LIESA (Liga Independente das Escolas de Samba do Rio de Janeiro). Sed ankaŭ la transsendaj televidstacioj plejparte kundecidas.

Ĉiu Escola de Samba (samboteamoj, laŭlitere "sambaj lernejoj" aŭ "sambaj skoloj") elektas ĉiun jaron certan temon, laŭ kiu ĝi dekoracias la festoĉarojn kaj agordas la kostumojn. Post tio oni akordigas detalaĵojn, ekzemple ritmon, ĥoreografion, sinprezenton, kunagado de la grupo ktp. La plej multaj el la grandioze kostumitaj reĝoj, reĝinoj, princinoj kaj baianas (en vastaj, blankaj kostumoj de bahianinoj) estas laboregintaj la tutan jaroj, por povi pagi la kostumojn, kiujn ili jen surhavas nur malmultajn horojn.

Ĉiun jaroj unu teamo – ĉiuj estas, kiel je piedpilko, organizitaj en kvar ligoj – kun la plej bona poentorezulto rangaltiĝas el la unua liga en la specialgrupon Grupo Especial. La venkinto kaj nova ano de Grupo Especial ricevas monpremion, preskaŭ pli grave tamen estas la honoro, esti membro de venkinta teamo en ĉi tiu grupo.

Sinsekvo kaj taksado redakti

La sinsekvon de la unuopaj paradoj de la Grupo Especial decidas lotumado; je karnavalaj dimanĉo kaj lundo prezentas pokaze ses samboteamoj. Ĉiu el ĉi tiuj Escolas aperas kun 3000 ĝis 5000 partoprenantoj, subdividitaj en ĝis kvardek grupojn kun kvin ĝis ok paradoĉaroj (kiuj pro sekurokaŭzoj devas esti tirataj nur per-mane), kiuj ricevas por sian paradon precize 120 minutojn por sia parado laŭ ŝanĝo ekde 2009. Transpaso, sed ankaŭ maltranspaso de ĉi tiu tempolimo kostas al ili valorajn poentojn.

Taksataj estas „inter alie la ritma precizeco de la tamburistoj, la maniero, laŭ kiu kantado, tamburado kaj danco estas interakorditaj, la arta realigo de la temo, la prezentado de la standardoportistoj [1] kaj de la ‚ceremoniestro‘ (mestre sala) same kiel la unueco de la prezentado de la teamo entute.“ (Tiago de Oliveira Pinto kaj Dudu Tucci: Samba und Sambistas in Brasilien, Wilhelmshaven 1992, paĝo 36)

La tribunoj de la Sambodromo, konstruita je 1984 en nur 120 tagoj laŭ planoj arĥitekto Oscar Niemeyer en la kvartalo Estácio, prezentas lokojn por 88.500 spektantoj. La paradoj komenciĝas en la areno 700 metrojn longa ĉiukaze je la 21-a horo kaj daŭras po dek horojn je ĉiu festotago. Tio signifas, ke la lasta parado okazas jam dum la eklumanta sekva mateno.

Cindromerkredon je la tagmezo okazas la poentokontado de la kvardek poentojuĝistoj (pokaze kvar por la dek taksaj kategorioj), kiun la televidstacioj transsendas rekte en la tutan landon. La venkon oni festas laŭmerite same kiel je Piedpilka Mondpokalo per artfajraĵo kaj ĝojfestoj de la venkinta samboteamo. Ankaŭ tiuj, kiuj atingas la duan aŭ trian rangojn, ricevas monon por la asociokaso.

La preparo redakti

La karnavalaj preparoj por la venonta jaro komenciĝas jam tuj post la ĉi-jara kaj okupas en ĉiu asocio milojn da membroj kiel profesiaj kunlaboristoj. La altaj produktokostojn ankaŭ tenas privataj donacantoj: siajn personajn kostumojn, kiujn ĉiu portanto mem devas aĉeti, la unuopaj partoprenantoj tamen forŝparas de sia buŝo.

Ankaŭ tre konataj estas la karnavaloj de Recife kaj de Salvador de Bahio, kiu validas kiel plej granda strata karnavalo tutmonde.


Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. porta estandarte, kiu tradicie antaŭiras ĉiun paradon kune kun la mestre sala

Literaturo redakti

  • Felipe Ferreira. O Livro de Ouro do Carnaval Brasileiro. Rio de Janeiro, Ediouro, 2004, ISBN 85-00-01480-6

Eksteraj ligiloj redakti