Karolina estas teritorio troviĝanta en Ostrava. En la pasinteco tio estis granda metalurgia areo kaj hodiaŭ oni ĉi tie konstruas novan urban centron.

Karolina
Karolina
Karolina

Historio redakti

Minejo Karolina redakti

Minejo Karolina estas la plej malnova minejo en Moravia Ostrava. Ĝi estis profundigata ekde la jaro 1837 devene de moraviaostrava minejkompanio, kiun en la jaro 1843 alternigis familio Rothschild. Rothschild, kiuj estis riĉa familio de bankieroj, devenanta el Frankfurto ĉe Majno, tiutempe fariĝis krom alia proprumantoj de Vítkovické horní a hutní těžířstvo (Mineja kaj metalurgia ministaro Vítkovice).

La familiaj entreprenon fondis Amsel Mayer Rothschild. Liaj kvin filoj poste dividiĝis la influon super la imperio de patro laŭ teritorio. Pri la entreprenado en Aŭstrio, kies parto estis tiutempe ankaŭ la hodiaŭa Moravia-Silezia Regiono, zorgis Salomon Rothschild. Tiu krom alia aĉetis ankaŭ senjorujojn Hlučín kaj Šilheřovice. Enkadre de aŭstria monarkio li famiĝis precipe kiel pioniro de fervojo. Rilate al Moravia-Silezia regiono, Solomon realiĝis pri la evoluo de minejaferoj. La nomo de la minejtruo mem kaj pli poste ankaŭ de la koaksigejo Karolina estis onidire inspirita de lia edzino Karolina Stern.

La minejtruo mem pri si atingis finan profundecon 550 metrojn kaj kompare kun aliaj moraviaj-sileziaj minejoj ĝi estis tenanto de kelkaj unuaĵoj. Oni ekzemple unuafoje validigis ĉi tie ventfornon, vapormaŝinon aŭ teknikon de akvorezista minejtrua ŝaftado. Sed ne pri ĉiuj ties unuaĵoj oni povas paroli kiel pri sukcesoj. En 1854 ĉi tie okazis unuafoje pli granda eksplodo de minejaj gasoj, kio postulis 14 viktimojn je vivoj.

Koaksigejo Karolina redakti

Ŝakto Karolina estis ankaŭ komunike kunigita per mineja fervojo kun pli poste estiĝinta koaksigejo de la sama nomo, al kiu ĝi dum la tuta sia ekszistado liveris karbon.

La koaksigejo estis fondita en 1858 kaj ekde tempo de sia estiĝo ĝi karakterize disvastiĝis (en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi jam enhavis 216 fornoj). Oni alveturigis al ĝi per telfero el diversaj ŝtoloj, krom Karolina temis ankoraŭ pri minejtruoj Tereza, Ida kaj Šalamoun. La uzino estis destinita al fabrikado de koakso (do primare de brulmaterialo kaj reduktanto en altfornon), sed ĝi enhavis ankaŭ briketfabrikon. En la jaro 1905 estis apud la koaksigejo establita elektra centrejo, kiu donis elektron al multaj minejoj en la ĉirkaŭaĵo. La trafiko de la koaksigejo estis haltigita en la jaro 1964, la ektrejo estis nuligita je dek jaroj pli poste. Du el trafikaj konstruaĵoj konserviĝis ĝis hodiaŭ kaj nun ili estas ŝirmata memorigaĵoj.

Karolina hodiaŭ redakti

Nuntempe oni konstruas sur la tuta teritorio de Karolina novan centrejon de Ostrava.

Vidu ankaŭ redakti