Karolo la 1-a (Rumanio)

reĝo de Rumanio

Karolo la 1-a de Rumanio, Karlo la 1-a de Rumanio aŭ en la rumana Carol I (20an de aprilo de 1839 - 10an de oktobro 1914) estis germana princo, elektita Domnitor aŭ princo de Rumanio en aprilo de 1866 post la elpostenigo de Aleksandro Johano Kuzo (Alexandru Ioan Cuza ). La 26-an de marto 1881 li fariĝis la unua reĝo de la reĝlando de Rumanio el la dinastio Hohenzollern-Sigmaringen, kiu regis la landon ĝis la proklamo de la respubliko en 1947.

Karolo la 1-a
Reĝo de Rumanio
Persona informo
Carol I
Carol I al României
Naskiĝo 20-an de aprilo 1839 (1839-04-20)
en Sigmaringen,  Hohenzollern-Sigmaringen
Morto 10-an de oktobro 1914 (1914-10-10) (75-jaraĝa)
en Peleș Castle,  Rumanio
Tombo Katedralo de Curtea de Argeș vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germanarumana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoUnuiĝintaj PrinclandojReĝlando Rumanio vd
Alma mater Prusa Militakademio vd
Subskribo Karolo la 1-a (Rumanio)
Familio
Dinastio dinastio Hohenzollern-Sigmaringen • dinastio Hohenzollern-Sigmaringen (Rumanio) vd
Patro Karl Anton de Hohenzollern-Sigmaringen vd
Patrino Jozefino de Badeno vd
Gefratoj Prince Leopold, Prince of Hohenzollern • Queen Stephanie of Portugal • Prince Anton of Hohenzollern-Sigmaringen • Prince Friedrich of Hohenzollern • Princess Marie of Hohenzollern-Sigmaringen vd
Edz(in)o Carmen Sylva vd
Infanoj Princess Maria of Romania vd
Profesio
Okupo militisto • artkolektanto vd
Aktiva en Bukareŝto vd
Reĝo de Rumanio
Dum 1881-1914
Antaŭulo nova ofico
Sekvanto Ferdinando la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karolo la 1-a de Rumanio.

Dum sia reĝado li direktis persone la rumanajn trupojn en la Rusa-Turka Milito 1877-1878, komandante la trupojn rusajn-rumanajn en la Sieĝo de Pleven. Danke al ĉi tiu milito Rumanio sukcese atingis plenan aŭtonomecon de la otomana Imperio (Pakto de Berlino 1878). Tiam Rumanio vidiĝis devigita cedi favore al la rusa Imperio tri distriktojn de la sudo de Besarabio, sed ricevis kontraŭe la nordan parton de Dobroĝo. Li pligrandigis sian teritorion per akiro de la suda parto de Dobroĝo de Bulgario en 1913. La politika vivo interna, ankoraŭ regata de la grandaj familioj de terposedantoj, organizitaj en la rivalaj partioj Liberala kaj Konservativa, estis markita de du insurekcioj kamparanaj: unu en la sudo de Valaĥio, en aprilo de 1888, kaj alia en la nordo de Moldavio, en marto de 1907.

Entombigo de la reĝo.

Li edziĝis al Carmen Sylva en 1869, kun kiu havis filinon, Maria, kiu mortis apenaŭ trijara.

La manko de rekta idaro de Karolo lasis lian fraton Leopoldo kiel posteulon al la trono. En oktobro de 1880 Leopoldo rezignis sian rajton favore al sia filo Vilhelmo, kiu siavice rezignis ok jarojn poste favore al sia plej juna frato, la posta reĝo Ferdinando.