La karpetana popolo estis tribo antaŭromia inklude inter la diversaj popoloj de keltoj kiuj loĝis en okcidento kaj nordo de la Iberia Duoninsulo.[1]

Karpetanoj
Keltoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Mapo de prahistoriaj (antaŭromiaj) lingvoj kaj popoloj en Iberio

Ili ŝajne situiĝis en la centra areo de la Iberia Duoninsulo, ĉefe en la supra fluejo de la rivero Taĵo kaj ĝis la supra baseno de la rivero Gvadiano, en la teritorio kiu nun enhavas la aktualajn provincojn de Hispanio nome Guadalajara, Toledo, Madrid kaj Ciudad Real.

Strabono, greka verkisto de la 1-a jarcento a.K., indikis ke la turdetanoj limis norde kun la karpetanoj.[2] La nomo de karpetanoj, fare de Strabono, uzatas en Hispanio ankaŭ por la montaro kiu separas Segovion el Madrido, nome Karpetanaj Montoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Markiso de Lozoya konsideris ilin la unuaj konataj loĝantoj de Iberio en su Historia de España. Salvat Editores. Barcelona. 1979. Vol 1. (Pág. 44).
  2. Santos Yanguas, Juan. Los pueblos de la España Antigua. Historia 16. Madrid. 1997. (Paĝo 38).