La kartavado estas misprononcado de la konsonanto r. Ĝi estas formo de la dislalio. Plej ofte la r estas deformita en v, en l, en j, aŭ en alia formo de r. Krom la kutimo ĝia kaŭzo povas esti la subkreskado de la langa frenulo. Tiu paroleraro perturbas pli la kartavulon, ol la kompreneblecon, kaj kreas paroltimon, timidecon ankaŭ ĉe adoltoj.

Ĝi ne estas paroleraro, se la uzanta dialekto aŭ klaslingvo kartavas. Estas konita, ke la aristokratoj kartavis. Ĝi povas helpi paroli aliajn lingvojn, en kiuj la r disigas de la r de la gepatra lingvo.

Elparoli la sonon r estas kompleksa; la etaj infanoj kartavas longe, kaj estas ofta ankaŭ ĉe la adoltoj.

Kaŭzoj redakti

Ĝi povas esti multkaŭza:

  • La eta malkapablo de la aŭdado aŭ de la aŭdado de la fonemoj;
  • Organaj kaŭzoj, la subkreskado de la frenulo, la difekto de la dentoj, aŭ la malforto de la lango;
  • Malbona parolmodelo.

Korektado redakti

Kun logopeda helpo kaj infanoj kaj plenkreskuloj povas elimini la kartavadon, sed multaj provas ekzerci sen helpado de la logopediistoj. Antaŭe oni devas serĉi kaj kuraci la organaj anomaliojn, kiuj malhelpas la korektadon. Poste la kartavulo povas evolvi sian foneman aŭdadon, kaj ekzerci per helpaj sonoj. Poste li povas analizi la sonon r, kaj ekzerci ĝian uzadon.

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti