Kartono (materialo)

materialo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri fortika papero. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Kartono.

Kartono estas pli ĝenerale dika, fortika papero, kies surfaca maso estas inter 224 kaj 500 g/m².

Kartono

Etimologie, la vorto devenas de la itala: Cartone (Carta = papero, -one = -ego: do, paperego).

Same kiel papero kartono estis inventita en Ĉinio.

Uzoj de kartono redakti

 
Fotelo el kartono

La ĉefa uzo de kartono estas la pakumo, en libroeldonejoj (kie kartonon oni uzas por fari la librajn kovrilojn), en elektroindustrio, kie kartono estas uzita kiel izolilo, en konstruado, kie kartono estas varmizolilo kaj sonizolilo.

De la 1970-aj jaroj, la kanada meblo-dezajnisto Frank Gehry lanĉis la modon de mebloj el kartono.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la kartono redakti

Avantaĝoj redakti

Malavantaĝoj redakti

  • ĝi estas detruebla de la fajro kaj de la malseko.
  • ĝi ne taŭgas por ĉiuj formoj (interalie, tiu de sfero).

Tipoj de kartonoj redakti

 
Ondata kartono
  • Ondata kartono : Tavolo(j) de ondata papero gluataj(j) inter tavoloj de ebena papero. La ondado donas al ĝi grandan rigidecon (laŭlonge de la ondoj). El ĝi oni faras kutime kestojn kaj grandajn skatolojn - ankaŭ tiuj nomiĝas kartonoj (vidu Kartono, difinon 2)
  • Griza kartono: Ofte el recikla paperpasto, tre fortika.
  • Ligna kartono : El lignopasto, surfaco glata kaj malmola.
  • Faldebla kartono : Maldika fajna kartono, facile tondebla, presebla uzata por malgrandaj skatoloj, diversaj kartoj aŭ kovriloj de libroj.
  • Lamena kartono : maldika kaj tre rigida, uzata por ludkartoj

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti