Kartuzia ĝardeno (Eisenach)

La Kartuzia ĝardeno (germane Kartausgarten Eisenach) en Eisenach, Germanujo, estas la plej malnova botanika ĝardeno en la regiono. Ĝi situas en la monumentprotektita vilaokvartalo en la sudo de la urbo. Temas pri 3,8 hektarojn granda pejzaĝparko ĉe Wartburg-aleo limate per la stratoj Kurstraße, Ernst-Böckel-Straße kaj Waisenstraße. Ĝiaj ĉefaj enirejoj troviĝas ĉe la kuracbanpromenhalo kaj ĉe Kurstraße.

Kartuzia ĝardeno
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 58′ 11″ N, 10° 19′ 32″ O (mapo)50.969710.3256Koordinatoj: 50° 58′ 11″ N, 10° 19′ 32″ O (mapo)

Kartuzia ĝardeno (Turingio)
Kartuzia ĝardeno (Turingio)
DEC
Kartuzia ĝardeno
Kartuzia ĝardeno
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Kartuzia ĝardeno
Vikimedia Komunejo:  Kartausgarten (Eisenach) [+]
vdr
Suda ĝardeno
Parka administrado

Vidindaĵoj redakti

Ene estas multaj maloftaj kaj ekzotikaj lignaj aferoj kaj kreskaĵoj. La monumentprotektita malaperta promenejo Wandelhalle kreitis ĉ. 1908 kiel parto de la kuracbanaj aranĝoj de Eisenach. Centre de la ĝardeno troviĝas la ĝardenista domo kun klasikisma teĉambro. Ĉe la suda rando starigitis en 1909 monumento por lia grandduka moŝto Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach).

Tesalono kun muzeeto redakti

 
Ekstero de la tetrinkdomo/muzeeto

La de 12 magiaj vandtapiŝbildoj, rakontantaj la helenan fabelon Eroso kaj Psiĥo, ornamita teĉambro en la kartuzia ĝardeno, estis la plej malgranda filio de la muzearo Thüringer Museum Eisenach. Ĝi troviĝas en ĝardenista domo de 1825, kiun enloĝis la botanikisto Friedrich Gottlieb Dietrich, amiko de Johann Wolfgang von Goethe. La papera vandtapiŝo reproduktas manpresitaĵon, kiun unuafloe faris en 1816 Joseph Defour en Parizo laŭ skizoj de Louis Lafitte kaj Merry-Joseph Blonde. Kiel literatura fono servas la ege ŝatataj Metamorfozoj de Apuleo. Post tre diligentaj restaŭradlaboroj la teĉambro, kiun prizorgas la teamo de la tre proksima Wagner-Reuter-muzeo, pretas por koncertoj, prelegoj aŭ laŭtlegadoj dum la someraj monatoj.

Historio de la ĝardeno redakti

 
Feodora-promenejo
 
Ŝtuparo malnova

La klostro redakti

Ĉ. en 1390 kartuzianoj gajnis sendoman grundon je ĉ. 200 metrojn sude de la Mario-pordo por starigi kartuzion. Por tio ebenigitis la roka deklivo-tereno de Karthäuserberg-monto kaj aranĝitis terasoj por vitejo, lupolplantejoj kaj fiŝlagetoj. La mortintojn oni entombigis sur eta tombejo apud la klostra kirko. Inter 1454 kaj 1456 prioris surloke Johano de Indagine. Poste Kartausgarten estis la nomo por separita hortikultura zono rande de la kartuzio. Okaze de la kamparana ribelo de 1525 kun atakoj kontraŭ la monaĥoj finiĝis la unua utiligfazo de la kartuzia ĝardeno ajzenaĥa.

Post Reformacio redakti

 
Grupo de cervoj
 
Monumento por Karlo Aleksandro

La post Reformacio sekularigita kartuzio reparitis parte laŭ ordono de duko Johano Frederiko la Grandanima ĝis 1537. Oni i.a. aranĝis garbejojn, deponejojn kaj ŝafejon. La ĝardeno kaj la agrikulturaj areoj ludonitis. Dum la Tridekjara milito la tuto maroditis kaj la plantaĵoj vitaj kaj lupolaj ruiniĝis. En 1694 enklostre fonditis fare de Johano Georgo la 2-a (Saksio-Eisenach) orfejo (Eisenacher Waisenhaus) kaj inter 1717 kaj 1721 kreiĝis samloke post alta muro nova orfejo (Neues Waisenhaus) kaj punlaborejo kaj ŝpinejo kun tekstila manufakturo. En 1819 oni aboliciis la orfejon kaj ambaŭ ejoj iĝis fifama punlaborejo; samloke estiĝis en 1906 la hala promenejo.

18-a jarcento redakti

La ajzenaĥa ĝardenisto Paul Thieme komisiitis en la 1694-a jaro pri tenado de la Kartuzia ĝardeno kiel duka provizadĝardeno. La granda herbaro kaj partoj de la krutaĵoj eostaj ricevis fruktarbojn kaj belajn arbustojn. Ekde 1717 s-ro Hunstock aranĝis ses frubedojn. Tiutempe Eisenach jam havis dukan parkan zonon en la urbokerno Charlottengarten supre de la rezideja kastelo farite disde la kortega ĝardenisto Petri.[1] La ajzenaĥa duko Johano Vilhelmo (Saksio-Eisenach) konstruigis en la jaroj inter 1712 kaj 1715 Kastelo Wilhelmsthal, barokan someran rezidejon. Ankaŭ ĉe Kastelo Marksuhl ordonitis fare de la sama duko alikonstruoj: alvenu tien kaj oranĝejo kaj kastelĝardeno. Ĉe la norda urborando kreitis, krom Akvokastelo Klemme, Clemda-ĝardeno (kun oranĝejo). Por perfekte aranĝi la multon da ĉasadaj kaj plezuraj kasteloj de la tiam regantaj dukoj dekoraciaj lignaĵoj, ekzotikaj floroj kaj specialaj staŭdoj ĉiam bonvenis, kiuj oni mem kultivi volis. Pro tio pligrandiĝis la Kartuzia ĝardeno je vera duka plantocentro. La duka kortegĉardenisto Johann Georg Sckell responsis ĉi-prie inter 1785 kaj 1800.[2]

19-a jarcento redakti

Friedrich Gottlieb Dietrich iĝis danke al perado de Johann Wolfgang von Goethe en 1801 unua ĝardenisto ĉe Kastelo Wilhelmstal kaj oni atribuis en 1802 la li ankaŭ zorgado pri la Kartuzia ĝardeno. Dietrich estis verŝajne la unua ajzenaĥa ĝardenisto faranta sistemajn botanikajn studojn. Li strebis pruvi la uzokondiĉojn kaj ecojn de la el aliaj kontinentoj importitaj plantoj - ankaŭ pri eventuala kultiviĝeblo en Turingio. La en 1825 novigita ĝardenista domo ricevis laŭ lia volo etan pliklerigsalonojn kie li instruadis la ĝardene laborantojn kaj intersitajn laokojn pri botaniko. Kalkejn jarojn poste ĝi iĝis teĉambro kun francaj vandtapiŝoj. Nun ĝi muzeetas. Novajn aranĝkarakterizon metis ekde 1845 la grandduka kortegĝardenisto Hermann Jäger, kiu ankaŭ ekloĝis en la ĝardenista domo. Post la akiro de najbaraj parceloj la kartuzia ĝardeno ege pligrandigitis suden kaj orienten. Nun eblis krei pejzaĝparkon en herbaro traflutata de Sengelsbach-rojo. La tuto tre impresis danke al la bongusta planto-elekto kaj ekzotika eco. La parko de Jäger do konsistis el tri partoj - la historia herbĝardeno el la monaĥineja tempo, la de Dietrich farita aero ĉirkaŭ la ĝardenista domo kaj la granda pejzaĝparko kun krutoj arbaraj kaj granda granda herebejo ĉe Sengelsbach-torento. La sekvajn jarojn tiu trio konserviĝis ĝenerale kaj faritis ankaŭ aksoj en la direkto de Wartburg. Teknikaj modernigoj (ekz. la starigo de forcejoj) ankaŭ fariĝis. La Kartuzia ĝardeno iĝis elirpunkto por aliaj areoj kiujn promociigis la societo Eisenacher Verschönerungsverein (ekz. Schwendelei-pado supre de Kartuzia ĝardeno).

Malantaŭ 1900 redakti

Fonditis en Eisenach en 1905 la porkuracban-cirklo Kurbad-Eisenach-Gesellschaft kiu antaŭenpuŝis mineralakvan kuracbanan trukaron en la sudo de Eisenach. Por tio instalitis akvoproviza tubaro disde Karolinen-fonto (apud Creuzburg) al Eisenach. Pliaj kuracbandomoj kaj hoteloj konstruitis proksime kaj la Kartuzia ĝardeno ekkonsideritis kuracbanparko. Kerna peco estis la en la 8.7.1908 malfermita malaperta halpromenejo/-trinkejo kiu ĉerpis akvon el la saloza Karolinen-fonto. Kuracbanado funkciis bone malbone ĝis 1938.[3]. Je honoro de granddukino Feodora de Saksio-Meiningen nomitis ĉ. 1910 la ĉe la suda fino komenciĝanta pado Feodora-Promenade. Inter 1890 kaj 1930 Otto Sckell, Rudolf Ritter kaj Hermann Steininger estis resondaj pri Kartuzia ĝardeno. La privata ĝardenadentrepreno Trunk luprenis la parkon ekde 1930. Ekde 1942 la ajzenaĥa urboadministracio transprenis (inspektistis viro nome Martin) la priparkan zorgadon. Kiel ripozumloko kaj turismaĵo la parko jam tuj post la Dua mondmilito remalfermitis kaj oni pretigis ĝin ankaŭ por okazigo de diversaj spektakloj kaj event(et)oj. En 1965 ekresponsis ĉi-prie la urbaj servoj Eisenacher Stadtwirtschaft, sekcio parkoj/ĝardenado.

Post 1990 redakti

Pst Turniĝo la intertempe tre kadukiĝintaj forcejoj forigotis dume la ĝardenista domo ĝuis restaŭradon. Por plifaciligi la enĝardenan promenon instalitis ŝtuparo ankaŭ. Norde de la ĝardenista domo kreitis ludejo por etinfanoj.

Notoj redakti

  1. Hartmut Eckebrecht Die Charlottenburg. Heimatblätter '92 des Eisenacher Landes, Marburg 1993 p. 132 ISBN 3-924269-95-5
  2. Bernd Mähler Heinrich Weigel Gärten, Parke und parkähnlich gestaltete Täler und Waldpartien im Kreis Eisenach. Eisenacher Schriften zur Heimatkunde Eisenach, 1985 p. 3, 16–18
  3. Horst Schmidt, Hans-Henning Walter Geschichte des Creuzburger Salzwerkes. Eisenacher Schriften zur Heimatkunde Heft 39 Eisenach, 1988 p. 66-67

Literaturo redakti

  • Bernd Mähler Heinrich Weigel Gärten, Parke und parkähnlich gestaltete Täler und Waldpartien im Kreis Eisenach. Eisenacher Schriften zur Heimatkunde Eisenach, 1985 p. 3, 16–28.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kartausgarten (Eisenach) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti