Kartuzio de Miraflores

La Kartuzio de Miraflores estas katolika monaĥa ensemblo konstruita je 3 km de la centro de la urbo Burgoso, Kastilio-Leono, Hispanio, en la Parque Fuentes Blancas (Parko Blankaj Fontoj). Fondita en la jaro 1441 de la reĝo Johano la 2-a de Kastilio, danke al la donaco de la ĉasa palaco kiun la reĝo mem faris al la ordeno de Kartuzianoj, kie instaliĝis ĝis kiam la forbrulado en 1452 okazigis la detruon de la konstruaĵo. En 1453 oni decidis konstrui novan kompleton kiun oni konservas ĝis nun, kaj kiu estis intencita por esti la tombejo de la gepatroj de Izabela la Katolika, nome Johano la 2-a kaj Izabela de Portugalio, kiuj tie ripozas.

Kartuzio de Miraflores
Kartuzio • nacia monumento de Hispanio
Bazaj datoj
Konstrustilo Internacia gotika stilo vd
Arkitekto Juan de Colonia vd
Estiĝo 1441
Lando Hispanio vd
Situo Burgoso
Poŝtkodo 09193
Situo
Geografia situo 42° 20′ 17″ N, 3° 39′ 24″ U (mapo)42.338055555556-3.6566666666667Koordinatoj: 42° 20′ 17″ N, 3° 39′ 24″ U (mapo)
Kartuzio de Miraflores (Kastilio kaj Leono)
Kartuzio de Miraflores (Kastilio kaj Leono)
DEC
Kartuzio de Miraflores
Kartuzio de Miraflores
Situo de Kartuzio de Miraflores
Map
Kartuzio de Miraflores
Parto de Way of Saint James in the province of Burgos vd
Retejo http://www.cartuja.org/
vdr
Kartuzio de Miraflores, kun sia transepto fronte al la ĉefa enirejo.

En ĝia konstruo laboris kelkaj el la plej bonaj arkitektoj, skulptistoj kaj pentristoj de la epoko, kiaj Simono de Kolonjo, Gil de Siloe, aŭ Pedro Berruguete, inter aliaj; tiel ĝi transformiĝis en unu el la kompletoj plej elstaraj de la gotika arto de la fino de la 15-a jarcento.

En 2010 oni faris laboron de reinstalado en la izabel-stila pordo de la enirejo al la Kartuzio. La kapeloj restaŭritaj aneksitaj al la ĉefa navo estas, hodiaŭ, interesa muzeo kun verkoj de la monaĥejo.

Vidindaĵoj redakti

 
Ĉefa retablo kaj tombejo de Johano la 2-a kaj Isabel de Portugalio.

La ĉefa retablo montras diversajn partikularaĵojn, kiel grandega cirklego en kies centro montriĝas Kristo Krucumita ĉirkaŭita de cirklo de anĝeloj. La tuto estas plenplena je bildoj ĉu de unuopuloj ĉu de epizodoj rilataj al la vivo de Jesuo Kristo. Unuflanke de Kristo Krucumita montriĝas Dio Patro kaj aliflanke la Sankta Spirito tute laŭ nekutima figuro, ĉar anstataŭ kiel blanka kolombo, kiel bela junulo. Ĝi estis ĉizita el ligno fare de la artisto Gil de Siloé kaj kolorigita kaj orumita fare de Diego de la Cruz inter 1496 kaj 1499.

Ĉe ties bazo estas la tombejo de la gereĝoj gepatroj de Izabela la Katolika, nome Johano la 2-a kaj Izabela de Portugalio, belega verko kiu konsistas el stelo okpinta plenplena je figuroj kun riĉa arnamado simila al punto, ĉio fare el alabastro. Surmure estas la tombejo de la infanto Alfonso de Kastilio, filo de la gereĝoj, surgenue preĝanta. La tuto estis verko de la artisto Gil de Siloé laŭ mendo de la reĝino Isabel la Katolika.

Aliaj vidindaĵoj estas triptiko pri Kristo Krucumita atribuita al la skolo de Rogier van der Weyden, la sidlokaro de la monaĥoj kiel ĥorejo, la sakristio, la vitraloj, kaj diversaj artaĵoj en muzeo kiel pentraĵo pri Anonco al la Virgulino Maria.