Kartvelia milita vojo

Kartvelia milita vojo estas grava vojo trans Kaŭkaza montaro, liganta urbon Vladikavkaz en la nordo (nun rusia respubliko Nord-Osetio) kaj Tbilisi en la sudo (nun ĉefurbo de Kartvelio). La totala longeco de la vojo estas 208 kilometroj. La plej alta punkto de la vojo estas pereval Krestovij (2384 metroj super nivelo de maro).

Aŭtomobila ponto sur Kartvelia milita vojo ĉe urbeto Ananuri

Historio redakti

Trapasejo en la centra Kaŭkazo estis konata ekde antikveco. Tamen konstruado de fidinda moderna vojo komenciĝis nur post la jaro 1783, kiam estis subskribita Kontrakto de Georgijevsk (laŭ ĝi Kartvelio iĝis ŝtato protektata de Rusio). En 1799 ekfunkciis la unua versio de la vojo, en 1801 startis ĝia nova rekonstruo.

La vojo havis tre gravan ekonomian kaj kulturan rolon. Ĉe ĝiaj randoj restas multaj memoraĵoj kaj vidindaĵoj. Ĝi estas menciita en rusa literaturo en verkoj de multaj aŭtoroj inkluzive de Puŝkin kaj Lermontov.

Nuna uzo redakti

Dum lastaj kelkaj jaroj trafiko sur la vojo ne estas maksimume aktiva pro apero de ŝtata limo inter Rusio kaj Kartvelio. Ĉe nord-osetia vilaĝo Verĥnij Lars staras rusia doganejo, ĉe la kartvelia urbo Kazbegi — kartvelia doganejo. Samtempe la vojo iĝis tre grava por alia sud-kaŭkazia lando, Armenio, kiu estas fakte blokita de Azerbajĝano kaj Turkio kaj ne havas eliron al maro.

Ekde la 11-a de julio 2006 la vojo estis fermita pretekste de rekonstruo de doganejo ĉe vilaĝo Verĥnij Lars. Fine de aŭgusto 2006 funkciis dum tri tagoj por enlasi etne kartvelajn infanojn el Vladikavkaz, kiuj pasigis someron ĉe parencoj en Kartvelio.

La 13-an de novembro 2009 registaro de Kartvelio konsentis malfermi la vojon, kiu ĉefe servos ekonomion de Armenio, sed ankaŭ de Kartvelio per tranzitaj enspezoj. Ankaŭ la longe disigitaj familioj de vladikavkazaj kartveloj povos pli facile rilati kun la parencoj en Kartvelio.

Aliaj vojoj trans Kaŭkazo redakti

Krom la du marbordaj vojoj (ĉe Kaspia maro kaj ĉe Nigra maro) ekzistas nur du funkciantaj aŭtomobilaj vojoj inter Suda kaj Norda Kaŭkazio: Kartvelia milita vojo kaj Transkaŭkaza magistralo.