La Karua turdo (Turdus smithi) estas afrotropisa birdospecio membro de la familio de Turdedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karua turdo
Karua turdo
Karua turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. smithi'
Turdus smithi
(Bonaparte, 1850)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estis tradicie konsiderata subspecio de la Olivkolora turdo (kun kiu oni scias, ke ĝi hibridiĝas), sed ĝi estas pli kaj pli traktata kiel separata specio. Tiu mezgranda birdo havas longon de ĉirkaŭ 24 cm. Ĝi havas enverguron de inter 117 kaj 131 mm. Ĝi povas atingi pezon de almenaŭ 86 g. Ili diferenciĝas el la Olivkolora turdo pro sia pli longa kaj entute rimarkinde oranĝkolora beko (krom ne tiom videbla samkolora ĉirkaŭokula ringo), siaj pli longaj flugiloj kaj siaj pli grizaj flankoj.

Ili loĝas en Sudafrikio (Namakvalando, Karuo (kio nomigas la specion) kaj Norda Kabo, Liberŝtato, Ĥaŭtengo, Limpopo, Mpumalanga kaj parto de la Nordokcidenta Provinco).

Eksteraj ligiloj redakti