Kasacia Kortumo (Francio)

La Kasacia Kortumo (france Cour de cassation) estas la plej supra juĝopovo de la juĝa sistemo en Francio. Ĝi respondas al la Ŝtatokonsilio por la administracia sistemo. Ĝi estas konstanta tribunalo, kies sidejo estas en la juĝodomo de Parizo, je 5, quai de l'Horloge.

Kasacia Kortumo
france Cour de cassation
Kasacia Kortumo en Parizo.
Kasacia Kortumo en Parizo.
Juridikcio  Francio
Tipo Kasacia kortumo
Lingvo(j) franca
Fondo 1804
Sidejo Juĝdomo de Parizo,
5 quai de l'Horloge
(Parizo).
Koordinatoj 48° 51′ 21″ N 2° 20′ 40″ O / 48.8557646 °N, 2.3444653 °O / 48.8557646; 2.3444653 (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Kasacia Kortumo (Francio) (Parizo)
Kasacia Kortumo (Francio) (Parizo)
DEC
Konsisto 6 ĉambroj
Nomumita de Vidi Statuso de la magistrataro
Ĉefprezidanto Bertrand Louvel
De 4-a de julio 2014
Interretejo www.courdecassation.fr
vdr

La Kasacia Kortumo konsistas en ses ĉambroj :

  • Krimĉambro ;
  • kvin cicilaj ĉambroj :
    • Komerca ĉambro ;
    • Sociala ĉambro ;
    • Civila ĉambro pri juro de personoj, de familio kaj de kontraktoj ;
    • Civila ĉambro pri civila respondeco kaj socia asekuro ;
    • Civila ĉambro pri biena juro kaj konstrua juro.

Tiu kortumo decidas pri la alkasacia apelacio kaj nuligo de la juĝoj, kiuj estis faritaj laŭ miskono de la leĝoj[1].

La Kasacia Kortumo estas do la juĝanto pri juro : ĝi kontrolas nur ke, legante la kialojn de la decido, kiu okazigis alkasacian apelacion[2], la leĝo estis korekte aplikita al la faktoj, kiaj ili estis konstatitaj de la juĝistoj.

La faktoj ne plu povas estis diskutataj antaŭ la Kasacia Kortumo. Ĝi ne konsistas el multaj juĝopovoj, tiel ĝi ne konsistigas trian nivelon de juĝopovo (ĉiu nivelo de juĝopovo supozigas plenecon de juĝopovo, tio estas juĝopovo laŭ juro kaj laŭ faktoj).

Estas nur unu Kasacia Kortumo por la tuta Francio[3] : la Kasacia Kortumo estas, fakte, reguliga kortumo ; ĝia celo estas certigi ke la juro estas sammaniere aplikita sur la tuta teritorio de Francio.

Organizado redakti

La membroj de la Kasacia Kortumo estas sidantaj magistratojsocidefendaj magistratoj . Por la sidantaj magistratoj : la ĉefprezidanto, la ĉambraj prezidantoj, la konsilantoj, referendariaj konsilantoj kaj aŭditantoj; kaj por la socidefendaj magistratoj : ĝenerala prokuroro, helpata de ties ĝeneralaj advokatoj kaj buĝeta dungitaro de tridek tri ĝeneralaj advokatoj kaj tri ĝeneralaj referendariaj advokatoj.

 
Alexis Ballot-Beaupré (1839-1917) kun kostumo de ĉefprezidanto de la Kasacia Kortumo. — pentraĵo de J.P. Valéry

La ĉefprezidanto redakti

La Kasacia Kortumo estas prezidata de ĉefprezidanto. Li havas administratan, disciplinan rolon, sed ankaŭ juĝa. Li estas la unua juĝa magistrato de Francio.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de ĉefprezidantoj de la Kasacia Kortumo.

La ĉefprezidanto de l Kasacia Kortumo estas, kiel la aliaj sidantaj magistratoj de la Kortumo, nomumita de la prezidanto de la Franca Respubliko, laŭ propono de la Supera Konsilio de la Magistrataro.

Ĝis la 30-a de junio 2014, la ĉefprezidanto de la Kasacia Kortumo estis Vincent Lamanda[4]. La 26-an de junio, la Supera Konsilio de la Magistrataro, en konsisto kompetenta por la sidantaj magistratoj, proponis la nomumon kiel ĉefprezidanto, de S-ro Bertrand Louvel, prezidanto de kriminala ĉmabro ekde la 14-a de januaro 2009 [5]. Dekreto de la Prezidanto de la Respubliko oficiale nomumos lin.

La ĉambraj prezidantoj redakti

Ili estas sidantaj magistratoj, ili estas ses kaj prezidas la aŭdiencoj de siaj ĉambroj. Kaze de ilia foresto, la aŭdiencoj estas prezidataj de la plej malnova konsilanto de la ĉambro, nomita dojeno aŭ, pro manko, de la plej malnova konsilantoj inter la ĉeestantaj.

La socidefendistaro aŭ la akuzistaro redakti

Ĝenerala prokuroro: S-ro Jean-Claude Marin.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. « Cour de cassation », 246-a p.
  2. Citaĵo el la franca juro Le pourvoi en cassation tend à faire censurer par la Cour de cassation la non-conformité du jugement qu'il attaque aŭ règles de droit. (esperante la alkasacia apelacio celas cenzurigi per la Kasacia Kortumo la nekonformecon de la juĝo, kiun ĝi atakas, al la juraj reguloj) Artikolo 604 de la civila juĝa regularo
  3. Artikolo L411-1 de la regularo de la juĝa organizaĵo (eksa artikolo L111-1).
  4. Dekreto de la 4-a de majo 2007 pri nomumo de la ĉefprezidanto de la Kasacia Kortumo
  5. Bertrand Louvel nomumita ĉefprezidanto de la Kasacia Kortumo.

Aneksaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vizito de la Kortumo

Bibliografio redakti

  • (12-a de oktobro 2006) La technique de cassation. Parizo: Dalloz-Sirey, p. 196. ISBN 978-2247068975.
  • Frédéric Berenger. La motivation des arrêts de la Cour de cassation. Presses universitaires de Aix-Marseille.
  • La cassation en matière civile. Dalloz-Sirey. ISBN 978-2247074785.
  • (15-a de septembro 2004) La cassation en matière pénale, p. 522. ISBN 978-2247052493.
  • (21-a de junio 2003) Droit et pratique de la cassation en matière civile. Litec-JurisClasseur, p. 430. ISBN 978-2711002689.
  • (8-a de julio 2004) Cassation et juridiction : Iura dicit Curia. Emile Bruylant, p. 920. ISBN 978-2802718581.
  • Thierry Le Bars. (30-a de oktobro 1998) Le défaut de base légale en droit judiciaire privé, p. 357. ISBN 978-2275015095.
Prelegoj, kolokvoj, paroladoj kaj komunikaĵoj

Ŝablono:Ligiltabelo Juĝa organizado en Francio