La tiel nomata Kasta Tombo, konata ankaŭ kiel Amfipolisa Tombo (greke Τάφος της Αμφίπολης), estas antikvmacedonia tombo kiu estis malkovrita ene de la Kasta monteto (aŭ Tumulo) ĉe Amfipolis, Centra Macedonio, en norda Grekio en 2012 kaj unuafoje enirita en Aŭgusto 2014.[1] La unuaj elfosaĵoj ĉe la monteto en 1964 kondukis al ekspono de la perimetra murego, kaj pluaj elfosaĵoj en la 1970-aj jaroj malkovris multajn aliajn antikvajn restaĵojn.[2]

La ĵus malkovrita tombo estis datita el la lasta kvarono de la 4a jarcento a.K. La tumulo estas la plej granda iam malkovrita en Grekio kaj kompare ĝi nanigas tiun de Filipo la 2-a (Macedonio), patro de Aleksandro la Granda, en Vergina.[1][3] La elfosa teamo, baze sur trovaĵoj elterigitaj tie, asertis ke la tombo estis memormonumento dediĉita al la proksima amiko de Aleksandro la Granda, nome Hefestiono.[4][5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Andrew Marszal (7a de Septembro 2014). "Marble female figurines unearthed in vast Alexander the Great-era Greek tomb". www.telegraph.co.uk. The Daily Telegraph. [1] Alirita la 10an de Septembro 2014.
  2. "Amphipolis", Ministry of Culture: ISBN 960-214-126-3
  3. Kate Müser (9a de Septembro 2014) Greece's largest ancient tomb: Amphipolis. Deutsche Welle. Alirita 10a de Septembro 2014.
  4. http://www.usnews.com/news/world/articles/2015/09/30/excavator-ancient-grave-in-greece-honored-alexanders-pal
  5. http://greece.greekreporter.com/2015/09/30/hephaestions-monogram-found-at-amphipolis-tomb/

Eksteraj ligiloj redakti