La kastanopso (Castanopsis) estas genro de ĉiamverdaj arboj apartenantaj al la familio de la fagacoj. La genro ampleksas ĉirkaŭ 120 da specioj, kiuj estas nuntempe limigataj al tropika kaj subtropika Sudorienta Azio. Totalo de 58 da specioj estas indiĝena en Ĉinujo, kun 30 da endemiaj; la aliaj troviĝas pli fore suden, tra Hindoĉinujo al Indonezio, kaj ankaŭ en Japanujo. La angla nomo chinkapin estas samhavata kun aliaj parencaj plantoj, inkludantaj la golden chinkapins de usona Pacifiko, kiuj estas iufoje inkludataj en la genro Castanopsis sed estas plejofte konsiderataj kiel apartan sed tre parencan genron, Chrysolepis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kastanopso
Castanopsis sieboldii
Castanopsis sieboldii
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Castanopsis
(D.Don[1]) Spach[2]

120

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Elektitaj specioj redakti

 
Folioj de Castanopsis sieboldii.

Referencoj redakti

  1. Prodr. Fl. Nepal. 56. 1825
  2. Hist. Nat. Vég. 11: 185 (1842)
  3. Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj, Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj