Kastelo Katzenstein

La kastelo Katzenstein (Katŝtono)  (germane: Burg Katzenstein, itale: Castel del Gatto) troviĝas en altitudo de  490 m s.l.m. sur la flanko de la montaro Tschöggelberg proksime al Merano en Sudtirolo.

Kastelo Katzenstein
germane: Burg Katzenstein, itale: Castel del Gatto
kastelo
Kastelo Katzenstein
Ŝtato Italio Italio
Regiono Sudtirolo
Municipo Merano
Situo Kastelo Katzenstein
 - alteco 490 m s. m.
 - koordinatoj 46° 38′ 32″ N 11° 11′ 09″ O / 46.64222 °N, 11.18583 °O / 46.64222; 11.18583 (mapo)
Estiĝo ekde 1250
Por publiko ne alirebla
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Vikimedia Komunejo: Katzenstein (Meran)

Historio redakti

La kastelo estis menciita unuafoje en 1258 kiel sidejo de la sinjoroj de Katzenstein. La familio iĝis relative potenca en la zono. En 1355 Diepold von Katzenstein iĝis konsilisto de la margrafo Ludwig de Brandenburg, la edzo de Margarethe Maultasch kaj en 1361 Diepold kaj sia frato Rudolf estis membroj de la Dieto de Merano.

Post 1450, la vira idaro de la familio Katzenstein estingiĝis kaj  aperis multnombraj feŭduloj ĉe la kastelo.

La lasta feŭdulo estis Michael Katzböck, kiu en 1580 renovigis kaj plejparte rekonstruis la kastelon kaj iĝis ĝia libera posedanto.

En 1811, la kastelo venis en kamparanaj posedoj  kaj en 1860 leŭtenanto Franz Huber aĉetis ĝin. Li iniciatis kaj plenumis la vastajn  laborojn de renovigo sur la konstruaĵoj, kiuj donis al ili la nunan aspekton. En 1938, Josef Menz akiris la kastelon kaj ties familio enloĝas ĝin ĝis hodiaŭ.

Priskribo redakti

 
Kastelo Katzenstein (en malantaŭo la urbo Merano kaj la vilaĝo Tirolo)

La kastelo situas en strategie tute ne sekura pozicio . Flanke de la malalta burgfrido troviĝas multoble-transformita loĝpalaco kaj kapelo kun kruca volbo. Sur la arko de la pordego estas la jarnombro 1553. Interne troviĝas dekoraciita salono kun mebloj kaj bildoj de la 16-a ĝis 17-a jarcento.

Ĉar la kastelo estas privata loĝejo, ĝi ne estas vizitebla.