La Kastelo Lincoln estis konstruigita de reĝo Vilhelmo la 1-a, konata kiel la Konkeranto (angle: the Conqueror) en 1068 sur loko kiu estis okupita ek de la romia epoko.

Kastelo Lincoln
kastelo
dommuzeo • Kastela teramasoarkeologia lokoburgo [+]
Koordinatoj53° 14′ 6″ N, 0° 32′ 27″ U (mapo)53.2349-0.54089999999999Koordinatoj: 53° 14′ 6″ N, 0° 32′ 27″ U (mapo)

Estiĝo1068

Kastelo Lincoln (Britio)
Kastelo Lincoln (Britio)
DEC
Kastelo Lincoln
Kastelo Lincoln

Map
Kastelo Lincoln

Vikimedia Komunejo:  Lincoln Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Lincoln

Ĝi situas sur monto apud la katedralo kun bonaj vidindaĵoj de la urbo kaj la kamparo.

Ĝi estas unu el du kasteloj en Britio konstruitaj kun du artefaritaj teramasoj kaj terfosaĵoj . La Kastelo en Lewes en la provinco Sussex estas la alia ekzemplo.

Antaŭ ol konstrui la kastelon kaj pligrandigi la lokon 166 domoj estis malkonstruitaj.

Ĉefturo kun 15 flankoj estis konstruita sur la pli granda teramaso. Oni nomas ĝin la Turo Lucy memore al Lucy, Grafino de Ĉestro (angle: Chester). Kvadrata turo estis konstruita sur la pli malgranda teramaso kaj dum la 19a jarcento observejo estis aldonita.

La du teramasoj kaj turoj estas ĉirkaŭitaj de grandegaj muregoj el la 12a jarcento.

La kastelo estis la malliberejo de Lincoln inter 1787 kaj 1878. La benkoj en la ĉapelo similas al ĉerkoj por certigi ke malilberuloj ne povis rigardi unu la alian dum diservoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.