Kastelo Linderhof

kastelo en Germanio, en sudokcidenta Bavario proksime de abatejo Ettal

Kastelo Linderhof (germane Schloss Linderhof) estas kastelo en Germanio, en sudokcidenta Bavario proksime de abatejo Ettal. Ĝi estas la plej malgranda el tri palacoj konstruitaj fare de Ludoviko la 2-a kaj la nura kiun li vidis kompletigita dum sia vivo.

Kastelo Linderhof
palacomuzeo [+]

Supermara alteco943 m ü. NHN [+]
Koordinatoj47° 34′ 18″ N, 10° 57′ 39″ O (mapo)47.57161865476110.96075437605Koordinatoj: 47° 34′ 18″ N, 10° 57′ 39″ O (mapo)

Kastelo Linderhof (Bavario)
Kastelo Linderhof (Bavario)
DEC
Kastelo Linderhof
Kastelo Linderhof
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Kastelo Linderhof

Vikimedia Komunejo:  Schloss Linderhof [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la ĉefa fasado
Loko de la kastelo

Evoluo de la konstruaĵo redakti

Ludoviko jam konis la areon ĉirkaŭ Linderhof de sia juneco kiam li akompanis sian patron, reĝon Maksimiliano la 2-a sur siaj ĉasekskursoj en la bavaraj Alpoj. Kiam Ludoviko la 2-a iĝis reĝo en 1864 li heredis la tielnomitan Königshäuschen ("reĝan dometon") de lia patro, kaj en 1869 komencis pligrandigi la konstruaĵon. En 1874 li decidis malkonstrui Königshäuschen kaj rekonstrui ĝin sur ĝia aktuala loko en la parko. En la sama tempo tri novaj ĉambroj kaj la ŝtuparo estis alkonstruitaj al la restanta U-forma komplekso, kaj la antaŭa ligna ekstero estis vestita kun ŝtonfasadoj. La konstruaĵo estis dizajnita en la stilo de la dua rokoko-periodo. Inter 1863 kaj 1886 totalo de 8,460,937 markoj estis foruzitaj por konstrui la kastelon[1].

Referencoj redakti

  1. Petzet, Michael. (1963) König Ludwig II und die Kunst.

Plia legado redakti

  • Krückmann, Peter O.: Linderhof. Munkeno/Londono/Novjorko 2000.
  • Hojer, Gerhard. Schmid, Elmar D.: Linderhof. Oficiala gvidilo [plurlingve havebla]. Munkeno 1999.
  • Rauch, Alexander: Linderhof. 'König Ludwig II. und seine Schlösser, volumo III el la serio "Gebaute Geschichte". Munkeno 1997.
  • Schick, Afra: Furniture for the Dream King. Ludwig II and the Munich Court Cabinet-Maker Anton Pössenbacher. Stuttgart 2003. (angle)

Eksteraj ligiloj redakti