Kastelo Moritzburg (Saksio)

muzeo en Germanio
Tiu ĉi artikolo temas pri la kastelo Moritzburg en Saksio. Sendepende ekzistas samnoma kastelo Moritzburg en la urbo Halle (Saale) de Saksio-Anhalto, kaj plia samnoma kastelo en la urbo Zeitz.

La kastelo Moritzburg (germane Schloss Moritzburg, [MOricburk]) situas en al samnoma komunumo Moritzburg proksime de Dresdeno. Ĝi origine estis ĉaskastelo el la 16-a jarcento, sed ricevis sian nunan formon en la 18-a jarcento dum la regotempo de la princo-elektisto Frederiko Aŭgusto la 1-a de Saksio, ofte nomata "Aŭgusto la Forta", kiu je la nomo Aŭgusto la 2-a ankaŭ estis reganto de Pollando-Litovio.

Kastelo Moritzburg
kastelo
kastelomuzeo [+]

LandoGermanio
RegionoSaksio

SituoMoritzburg
- alteco180 m ü. NHN [+]
- koordinatoj51° 10′ 3″ N, 13° 40′ 47″ O (mapo)51.16757222222213.679611111111Koordinatoj: 51° 10′ 3″ N, 13° 40′ 47″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Kastelo Moritzburg (Saksio)
Kastelo Moritzburg (Saksio)
DEC
Kastelo Moritzburg
Kastelo Moritzburg
Lokigo de Saksio en Germanio
Map
Kastelo Moritzburg

Vikimedia Komunejo:  Moritzburg Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
elaera bildo de kastelo Moritzburg

La kastelo, kies precipa akso estas nord-suda, situas sur artefarita insulo. Temas pri baroka, kvar-ala konstruaĵo kun kvar rondaj turoj rekte ligitaj al la cetera konstruaĵo. Ĝi situas sur plialtigita fundamento, komparebla al bazo de klasikisma kolono. Ĉirkaŭ la kastelo sur la insulo grupiĝas ok eksaj gardodometoj. La teritorion kompletigas vasta parko norde de la kastelo, en kiu aparte rimarkindas plia kasteleto, nomata Fasanenschlösschen, en distanco de 2 kilometroj pro la parka konstruo rekte videbla de la ĉefa kastelo, kun malgranda dekora haveno kun lumturo kaj venusa fontano.

En la 1970-aj jaroj oni tie filmis scenojn de la filmo Tri aveloj por Cindrulino.