La Kastelo Neideck (germane Schloß NeideckNeidecksburg) estas iama akvokastelo en Arnstadt. Konservita estas ĝis hodiaŭ nur la kastela turo (iama belfrido kun spajro de 1554), la resto estas ruina.

Kastelo Neideck
kastelo [+]
Koordinatoj50° 50′ 7″ N, 10° 57′ 6″ O (mapo)50.835310.9517Koordinatoj: 50° 50′ 7″ N, 10° 57′ 6″ O (mapo)

Kastelo Neideck (Turingio)
Kastelo Neideck (Turingio)
DEC
Kastelo Neideck
Kastelo Neideck
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Kastelo Neideck
Vikimedia Komunejo:  Schloss Neideck [+]
vdr
Modelo de la kastelo.
La kastela ĝardeno.
La turo, iama gvat-turo.
La oficeja komplekso Landratsamt, iama parto de la kastelo.

Historio redakti

La kastelon konstruigis inter 1553 kaj 1560 grafo Guntero la 41-a (Schwarzburg-Arnstadt). Ĝi estas renesancstila, farita de la fama nederlanda arkitekto Gerhardt van der Meer kun kvar regulaj aloj, iele laŭ la modelo de Torgau kaj kun la helpo de skulptistoj de la skolo de Simon Schröter. Ĝi starigitis sur fundamentoj de la jam en 1273 menciita Hersfeld-burgo, kiun uzis la abatoj de Hersfeld. La Schwarzburg-grafoj aĉetis ĝin de la urbo en 1332.

La kastelo sekve iĝis rezidejo de la grafoj de Schwarzburg-Arnstadt kaj tiu cirkonstanco promociigis Arnstadt al rezideja urbo. En 1694/95 modernigis la kastelon la arkitekto Johann Moritz Richter kaj kastelkapelo estis konsekrita en 1700.

Post la morto de princo Anton Günther la 2-a en 1716 la rezidejo translokigitis al Sondershausen. La kastelo eksfunkciis, estis neloĝata kaj utiligata kiel stalo. Oni malkonstruis ĝin kaj uzis la brikojn por konstrui pontojn. Ĝi ekkadukiĝis kaj en 1779 la kastelo parte terenfalis[1]. En 1811 malkonstruitis la restintaj altvaloraj partoj por fari artefaritan ruinon en la parka korto de la Princidejo. Ili troviĝas nun en la muzeo en la Nova Palaco.

En aprilo 1945 damaĝis la turon daŭra pafado de la usona armeo. Cetere, la kastelo servas hodiaŭ kiel ekstera kuliso por la televida serio Schloß Einstein de la porinfana kanalo KiKA en Erfurto.

Nuna stato redakti

En 1998/99 oni restaŭris la 65 metrojn altan turon kaj alirebligis ĝin. Ekde 1620 Caspar Bach estis dum 12 jaroj turgardisto. Li estis la unua de la Bach-klano en la urbo, kiu poste dum 119 jaroj pliriĉigis la muzikan vivon surloke. Krome estis elfositaj kaj stabiligitaj la restoj de la ruino. Sur la tereno admireblas, kune kun aliaj modeloj, miniatura ligna modelo de la kastelo en skalo de 1 por 20.

Ĝardenistejo kun urbomodelo miniatura redakti

Bela urbomaketaĵo troviĝas en la iama ĝardenista domo en la Kastela parko.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Maketo de Arnstadt.

Kastela parko redakti

Rimarkinda estas la norde apudanta kastela parko, kiu en la 16-a jarcento nombriĝis al la plej grandaj de sia speco. De la origina koncepto nun nur malmulto dedukteblas. Konserviĝis i.a. la Fiŝpordego kun trapasejo.

Teatro redakti

Rimarkindas, malgraŭ sia malgrandeco, la Teatrejo kastela de Arnstadt.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kastela teatro de Arnstadt.

Subnotoj redakti

  1. Urba kroniko de Arnstadt Arkivigite je 2010-02-15 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti