Kastelo de Alcsút

La Kastelo de Alcsút (nomata ankaŭ pro la iama posedanto Kastelo de Habsburgoj) estas iama kastelo, nuntempe ruino kaj historia monumento en Hungario, en vilaĝo Alcsútdoboz.

Aerfoto pri kastelo de Alcsút

Historio redakti

Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno konstruis la klasikisman kastelon inter 1820 kaj 1827 laŭ projekto de Mihály Pollack. Jozefo kreis ankaŭ imponan ĝardenonparkon, kiu nun estas fama arboreto. En 1872 oni konstruis domon pri palmoj laŭ projekto de Miklós Ybl. El la apuda stalo oni konstruis novromanikan kapelon en la jaroj 1879 kaj 1880, nuntempe interne ekspozicio estas videbla. Depost la 1-a mondmilito la kastelo estis forlasita, sed en 1941 oni deklaris ĝin protektata. Komence de la socialismo la kastelo bruliĝis, la ŝtonojn oni profitis en aliaj domoj. La ceteraj domoj restis netuŝitaj, ankaŭ nun videblaj.

 
La iama funkcianta kastelo

Konstruaĵoj redakti

El la kastelo restis nur la portiko, malantaŭe arboj troviĝas. Krom la menciitaj konstruaĵoj estas videblaj pavilono pri ursoj kaj pavilono pri pupoj, sed la plej vizitenda estas la arboreto mem, kie kreskas ekzemple aceroj, ulmoj, tilioj, ŝajnakaciaj robinioj, eŭropaj fagoj, platanoj.

Fontoj redakti