Monda heredaĵo de UNESKO

Kastelo de Durham estas normanda kastelo en la urbo Durham en Graflando Durham, Anglio. Ĝi situas sur la pinto de monteto ĉe la rivero Viuro (Wear) sur duoninsulo de Durham, fronte al la Katedralo de Durham. Kastelo kaj katedralo de Durham estis en 1986 de UNESKO registritaj sur la listo de mondheredaĵoj.

Kastelo de Durham
burgo • dommuzeo • universitata muzeo [+]

Koordinatoj54° 46′ 30″ N, 1° 34′ 32″ U (mapo)54.7749-1.57558Koordinatoj: 54° 46′ 30″ N, 1° 34′ 32″ U (mapo)
Areo0,09 km² (8,79 ha) [+]

Kastelo de Durham (Anglio)
Kastelo de Durham (Anglio)
DEC
Kastelo de Durham
Kastelo de Durham

Map
Kastelo de Durham

Vikimedia Komunejo:  Durham Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La kastelo de Durham

Historio redakti

La kastelo konstruiĝis en la 11-a jarcento fare de la episkopo de Durham kiel protekto kontraŭ atakoj. Ĝi havas grandan halon, konstruita de episkopo Antony Bek en la frua 14-a jarcento. Ĝi estis la plej granda halo en Anglio ĝis episkopo Richard Fox malgrandigis ĝin je la fino de la 15-a jarcento. Sed ĝi estas ankoraŭ 14 m alta kaj 30 m longa.

Kapeloj redakti

La kastelo havas du kapelojn: la Normanda kapelo, konstruita ĉ. 1078, kaj la Tunstall kapelo, konstruita en 1540.

Eksteraj ligiloj redakti