Kastelo de Kalatubo

La kastelo Kalatubo (latine: catrum Calathatubi; arabe: قلعة ﺍوبي - Qal'at 'Awbi; itale: Castello di Calatubo) estas fortikaĵo proksime al la urbo Alcamo, Sicilio, suda Italio.

La kastelo Kalatubo nokte.

La ejo havas restaĵojn de setlejo de la elimianoj kaj kaj nekropolo. Situanta apud la aŭtoŝoseo A29, ĝi multe difektiĝis, pro kio fermiĝis al la vizitantoj, kvankam la Urbodomo de Alcamo ofte esprimis deziron rekuperi ĝin. La Kastelo Kalatubo estas fakte arkitektura komplekso, konsistanta el la strukturo de la origina kastelo, kiu spertis plurajn ŝanĝojn tra la jarcentoj. Ĉi tiu komplekso estas granda 150 × 35 metroj kaj staras sur kalkoŝtona roko kiu kuŝas ĉe alteco de ĉirkaŭ 152 m super marnivelo kaj kiu regas kun sia alteco la ĉirkaŭan regionon. De la pozicio de kastelo eblas klare vidi Monton Bonifato kaj Castellammare.

La kastelo estas neatingebla sur tri flankoj pro la krutaj muroj de roko sur kiuj ĝi estis konstruita. La nura alireblo situas en la okcidento, kiu kondukas al la unua defendlinio de la kastelo per dekliv-irejo kun grandaj ŝtupoj. De la unua defenda linio, kiu inkluzivas interalie puton, preĝejan salonon kaj aliajn lokojn, estas atingebla la kortego, kiu komunikas kun la dua rondo de muroj tra portalo, ĝis la tria rondo de muroj, kiu konsistigas longan turon. Fine la kerno de la kastelo, situanta en la suda parto de la fortikaĵo, estas rektangula kun areo de 7 × 21,50 m.