Kastelo de Karlo la 5-a (Hondarribia)

La Kastelo de Karlo la 5-a en Hondarribia (Gipusko) Hispanio, nun destinita al Turisma Restadejo, estas unu el la plej signifaj konstruaĵoj de la urbo.

Kastelo de Karlo la 5-a
Castillo de Carlos V
Karlos V.aren gaztelua

monumento
Prezento
Tipo Monumento
Dato de konstruo 10-a-16-a jarcento
Protekto Historia monumento RI-51-0001507[1]
Geografio
Lando Hispanio
Regiono Gipusko
Loko Hondarribia
Geografia situo 43° 21′ 49″ N, 1° 47′ 28″ U (mapo)43.363542-1.791223Koordinatoj: 43° 21′ 49″ N, 1° 47′ 28″ U (mapo)
Kastelo de Karlo la 5-a (Hispanio)
Kastelo de Karlo la 5-a (Hispanio)
DEC
Kastelo de Karlo la 5-a
Kastelo de Karlo la 5-a
Kastelo de Karlo la 5-a
Situo de Kastelo de Karlo la 5-a

Map

vdr

Historio redakti

Temas pri fortikaĵo kun rektangula plano konstruita fine de la 10-a jarcento fare de la reĝo Sanĉo la 2-a de Navaro kaj pligrandigita fare de Sanĉo la 6-a en 1194 en la plej alta parto de la promontoro. Oni atestas en 1200 la ekziston de la kastelo en rilato kun la preno de Gipusko fare de Alfonso la 8-a. Pli poste, la Katolikaj Gereĝoj konstruis kastelon kiun Karlo la 5-a mendis pligrandigi kaj restaŭri, konstruante grandan rektangulan artilerian platformon al kiu ni ŝuldas la reprezentan fasadon de la konstruaĵo.

Dum la plejparto de ĝia historio ĝi estis destinita al la uzo de garnizono kaj rezidejo de la guberniestro de la milita placo. Ĝi suferis multnombrajn damaĝojn laŭlonge de ĝia historio. En 1660 ĝis servis kiel rezidejo de la hispana reĝa familio dum la geedziĝo de la hispana infanto kun la estonta franca reĝo Ludoviko la 14-a en la proksima Insulo de la Fazanoj. En 1794 ĝi restis severe damaĝita de la francaj soldatoj. Komence de la 20-a jarcento la konstruaĵo troviĝis en ruinoj. En 1968 ĝi estis restarigita kaj transformita en Turisman Restadejon, uzo kiu daŭras ĝis hodiaŭ, estante la sola de tiu reto de ŝtataj hoteloj kiu troviĝas en la Provinco Gipusko.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Castillo de Carlos V (Fuenterrabía) en la hispana Vikipedio.