Kastelo de Nagytétény

Kastelo de Nagytétény [nadjtEtEnj] estas impona historia monumento en Budapeŝto, en distrikto Budafok-Tétény.

Kastelo de Nagytétény

Historio redakti

En tiu loko la romianoj havis tie domon, kies kelkaj ŝtonoj ankaŭ nun estas videblaj. En la 13-a jarcento familio Tétény konstruis gotikan kastelon. Dum dominado de turkoj la kastelo estis hejmo de diversaj prominentaj otomanaj oficiroj. Post reokupo de Buda hungara barono komencis rekonstrui kaj pligrandigi la konstruaĵon inter 1743 kaj 1751. La kastelo apartenas al la plej konataj barokaj konstruaĵoj. En 1904 incendio okazis, nenio restis el la meblaro. Dum la 2-a Mondmilito ĝi denove signife difektiĝis. Post la renoviĝo interne ekspozicio pri mebloj malfermis. Denova renoviĝo okazis inter 1997 kaj 2000.

 
Kastelo de Nagytétény el la aero

Interne industriarta muzeo funkcias, kie estas videblaj hungara kaj eksterlanda meblaroj, tapiŝoj, fornoj kaj ceramikaĵoj. Proksimume 300 eroj estas prezentitaj en pli ol dudekduo ĉambroj.

Ĉirkaŭ la kastelo belega parko situas.

Fontoj redakti