Kastelo de Sankta Servando

La Kastelo de Sankta Servando estas mezepoka kastelo kiu troviĝas en la urbo de Toledo, Hispanio, apud la bordo de la rivero Taĵo kaj la Akademio de Infanterio. Oni iniciatis ties konstruon por monaĥejo en 1024 en tempo kiam reĝis Alfonso la 6-a. En 1088 iĝis kastelo.

Kastelo de Sankta Servando
burgo [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo,
- koordinatoj39° 51′ 37″ N, 4° 0′ 56″ U (mapo)39.8604-4.0156Koordinatoj: 39° 51′ 37″ N, 4° 0′ 56″ U (mapo)

Kastelo de Sankta Servando (Kastilio-Manĉo)
Kastelo de Sankta Servando (Kastilio-Manĉo)
DEC
Kastelo de Sankta Servando
Kastelo de Sankta Servando
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Kastelo de Sankta Servando
Vikimedia Komunejo:  Castillo de San Servando [+]
vdr
Kastelo de Sankta Servando.

Poste ĝi iĝis alkazaro pro la minaco de la kristana norda reĝlando kaj pro la eblaj eniroj de la islamanoj tra la ponto de Alkantaro. En 1147 Muñoz de Cervatos konkeris la kastelon el la manoj de la maŭroj. Post la tuta elpelo de la islamanoj de la Iberia Duoninsulo, la fortikaĵo perdis iom post iom sian funkcion de avangardo restante formetita al la forgeso.

Post diversaj okazintaĵo, kaj danĝero de ruiniĝo, en 1874 estis nomumita kiel Histori-Arta Nacia Ensemblo. Hodiaŭ, en la 21a jarcento, la kastelo estas tute restaŭrita kaj, post utili sinsekve kiel studenta rezidejo, sidejo de la Parlamento de Kastilio-Manĉo kaj restadejo universitatana, nun ĝi utilas kiel junulargastejo de la Komunumo de Kastilio-Manĉo kaj ejo por okazigo de kursoj kaj konferencoj.

De la kastelo oni povas rigardi panoramon de la urbo de Toledo kaj de la Taĵo, la rivero kiu ĉirkaŭas ĝin, en kio estis la mezepoka citadelo.

Eksteraj ligiloj redakti