La Kastelo de Vép (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Erdődy [erdOdi]) estas historia monumento en Hungario, en urbo Vép. La konstruaĵo aspektas ankaŭ burgo, spite tion, ke interne jam kolegio funkcias.

Aerfoto pri kastelo de Vép
Aerfoto pri kastelo de Vép

Historio redakti

En la mezepoko en tiu loko nobela domo situis. En 1496 familio Erdődy akiris la lokajn bienojn, poste estis konstruita impona renesanca kastelo, sed pro la eblaj militoj oni konstruis ankaŭ eksteran defendan muron. En 1615 trakonstruo okazis, supozeble tiam la kastela formo iĝis kvadrata kun renesanca arkada interna korto, turo kaj bastionojn. Pli malgrandaj trakonstruoj okazis ankaŭ poste en 1675 kaj en 1692 kapelo estis konstruita. Post falo de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la defenda muro estis malkonstruita, sed la kastelo mem restis netuŝa. En 1726 la kastelo barokiĝis. Post 3 jaroj 2 familianoj heredis la kastelon, ili disigis la konstruaĵon al du partoj geometrie, tial en mezo eĉ la koridoro ricevis disigas muron. En la 1850-aj jaroj la kastelo denove trakonstruiĝis laŭ gusto de la posedanto. Dum ambaŭ mondomilitoj interne milita hospitalo funkciis. En 1945 krom iu Erdődy loĝis ankoraŭ 16 malriĉaj familioj. okazis grandaj damaĝoj kaj en la kastelo kaj en la parko, oni hakis arbojn. La familio Erdődy forlasis la kastelon en 1952. Plena renoviĝo okazis en 1965, poste interne agrikultura kolegio ekfunkciis. En 1995 la kolegio forlasis la kastelon.

 
Enirejo de la kastelo

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa konstruaĵo situas en mezo de la restinta parko. La kastelo havas formas kvadraton kun interna korto, sed estas ankaŭ malgranda alo etendiĝanta ekstere. En mezo de la fasado alta turo altiĝas, kie en la teretaĝo funkcias la enirejo. Nepre menciindas serio de arkadoj videblaj en la interna korto.

Parko redakti

 
Ekstera parto de la kastelo

La parko estas protektata. Ĝi estis kreita en la 17-a jarcento, poste plurfoje ŝanĝiĝis la aspekto. Baldaŭ tiu parko estis la plej bela en la departemento. Estis tie eĉ fontano. La arba kolektaĵo estas riĉa je kverkoj kaj pinoj. Iam estis tie 78 da pingloarboj kaj 227 da falfoliaj plantoj.

Fontoj redakti