Kastoreo estas ekskrecia produkto de kastoroj.

Kastoreo

Kastoroj havas glandon inter la anuso kaj la seksorganoj en kiu formiĝas kastoreo. Kastoroj uzas ĝin por grasigi la felon. Kastoreo estas akirata kiel kromprodukto, oni ĉasas kastorojn pro ĝia pelto.

Kastoreo estas malhelbruna rezineca substanco kun karakteriza besta dolĉa odoro kiu havas amaran fortan guston, kiu estas komparebla kun mosko.

Kastoreo estas multuzata en parfumo kaj kiel gustigaĵo en glaciaĵo. Antaŭ la uzo en parfumoj ĝi estas transformita en rezinoido.

En antaŭaj tempoj kastoreo estis ingredienco en amaraj trinkaĵoj. Ankoraŭ nun ĝi estas uzata en alternativaj medicinoj, interalie ĝi estus afrodiziigaĵo. En kastoreo estas salikilata acido, parto de aspirino, kiu la kastoro akiras pro la konsumo de salikoŝelo. Jam en antikvaj tempoj kuracistoj uzis kastoreon, ekzemple por kuraci febron. Mencioj de tio troviĝas en la verkoj de inter aliaj Aristotelo.

La uzado en parfumo ne plu estas kutima pro la alta prezo.

Parfumo farita kun kastoreo
Glaciaĵo povus enhavi kastoreon