Kasturbai "Kasturba" Mohandas Gandhi denaske Kasturbai Makhanji Kapadia (11a de aprilo 1869 – 22a de februaro 1944) estis hindia politika aktivulo. Ŝi edziniĝis al Mohandas Gandhi en 1883. Kasturba mortis en 1944. Asocie kun siaj edzo kaj filo, ŝi aktivulis en la Hindia sendependiga movado en la Brit-regata Hindio. Ŝi estis tre influita de sia edzo Mohandas Karamchand Gandhi aŭ alinome Mahatma Gandhi. Ili havis entute kvar filojn: Harilal Gandhi, naskiĝinta en 1888, Manilal Gandhi, naskiĝinta en 1892, Ramdas Gandhi, naskiĝinta en 1897 kaj Devdas Gandhi, naskiĝinta en 1900.

Kasturba Gandhi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1869 (1869-04-11)
en Porbandar
Morto 22-an de februaro 1944 (1944-02-22) (74-jaraĝa)
en Aga Khan Palace
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto • bronkopneŭmonito vd
Religio hinduismo vd
Loĝloko Unio de Sud-Afriko vd
Ŝtataneco Brita Hindio vd
Familio
Edz(in)o Mohandas Karamchand Gandhi vd
Infanoj Ramdas GandhiDevdas GandhiManilal GandhiHarilal Gandhi vd
Profesio
Okupo aktivulo • politikisto • luktanto por libereco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gandhi kaj lia edzino Kasturba (1902).

Kasturba Gandhi ekaktivis en politiko en Sudafriko en 1904 kiam, kun sia edzo kaj aliaj, ŝi establis la Setlejon Phoenix apud Durban. En 1913 ŝi partoprenis en protestoj kontraŭ la sanig-traktado de hindiaj enmigrantoj en Sudafriko, pro kio ŝi estis arestita kaj la 23an de septembro 1913 estis kondamnita al punlaboro. Enprizone, ŝi estris aliajn virinojn dumpreĝe[1][2] kaj kuraĝigis edukitajn virinojn instrui la needukitajn virinojn legi kaj skribi.[2]

Kasturba kaj Gandhi lasis Sudafrikon en julio 1914 kaj revenis loĝi en Hindio. Spite la gravega bronkito de Kasturba ŝi plue partoprenis en civilaj agadoj kaj protestoj tra Hindio kaj ofte anstataŭis sian edzon kiam li estis enprizone. La majoritato de sia tempo ŝi estis dediĉita helpi kaj servi en aŝramoj.[3] Tie, Kasturba estis nomita "Ba" nome Patrino, ĉar ŝi servis kiel patrino de aŝramoj en Barato.[4] Diferenco inter Kasturba kaj Gandhi estis la traktado de siaj filoj en sia aŝramo. Gandhi kredis, ke iliaj filoj ne devas ricevi specialan traktadon, dum Kasturba sentis, ke Gandhi neglektis ilin.[5]

Notoj redakti

  1. Hiralal, Kalpana. "Rethinking Gender and Agency in the Satyagraha Movement of 1913". Journal of Social Sciences. 25: 94–101.
  2. 2,0 2,1 Kapadia, Sita (1989). "Windfall: Tribal Women Come Through". Women's Studies Quarterly. 17(3/4) (3/4): 140–149. JSTOR 40003104.
  3. Routray, Bibhu Prasad. "Kasturba Gandhi: Indian Political Activist". Encyclopædia Britannica. Alirita la 28an de aprilo 2020.
  4. Banerjee, Mita. "Kasturba Gandhi Strength of a Woman." Alive 02 2013: 32-4. ProQuest. Web. 27a Sep. 2017. Alirita la 28an de aprilo 2020.
  5. "Kasturba Gandi". Arkivigite je 2020-06-07 per la retarkivo Wayback Machine MANAS. Alirita la 28an de aprilo 2020.

Bibliografio redakti