Kasur (urdue ‎قصُور‎) estas universitata urbego, ankaŭ limpasejo al Barato en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono. La loknomo (kasar) signifas arabe: palacoj, sed laŭ alia informo la nomdonato estis grava hindua historia figuro. La pasinteco de Kasur estas mirinda miksaĵo de religiaj, kulturaj kaj spiritaj tradicioj, parto de la nacia historio de la urbo, kiu ludis gravan rolon por antaŭenigi kaj konservi la islamajn civilizacion kaj kulturon. La historio de Kasur ne estas tiel malnova kiel Lahoro, sed ĝi estas urbo ligita al Lahoro dum jarcentoj, do ĝi tre similas al Lahoro. Se Lahoro estas centro de Pakistano, tiam Kasur estas lia okulo.

Kampuso en Kasur
Kampuso en Kasur
Kasur
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 314 617  (2017) [+]
Loĝdenso 79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 7′ N, 74° 27′ O (mapo)31.11666666666774.45Koordinatoj: 31° 7′ N, 74° 27′ O (mapo) [+]
Alto 218 m [+]
Areo 3995 km² ( 399 500 ha) [+]
Kasur (Panĝabo)
Kasur (Panĝabo)
DEC
Kasur
Kasur
Situo de Kasur
Kasur (Pakistano)
Kasur (Pakistano)
DEC
Kasur
Kasur
Situo de Kasur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kasur [+]
vdr
La sanktejo de la 17-a jarcenta sanktulo Bulleh Ŝah situas en la centra Kasur

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kasur situas sur montetaro ĉe la landlimo de Barato. Lahoro troviĝas 50, Fajsalabado 132, Multano 305, Rawalpindi 306, Islamabado 317, Peŝavaro 421, Sukur 663, Kveta 718, Hajderabado 873, Karaĉio 1010 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

la areo ĉe Kasur estis agrara regiono kun arbaroj dum la Induso-civilizacio. Baldaŭ okazis la veda periodo, pli poste la Aĥemenida dinastio. Aleksandro la Granda okupis ankaŭ Kasur-on, ilin sekvis diversaj regnoj, imperioj. Kasur estis establita kiel grandurbo fare de paŝtunoj, kiuj migris al la regiono kaj konstruis plurajn malgrandajn fortikaĵojn en la areo. Tiutempe la areo estis ĉefe islama. La grandurbo prosperis pro la komerco. Ĝi iĝis hejmo de la legenda sanktulo kaj festis poeton, kiu estis entombigita en granda sanktejo en Kasur. Post disfalo de la Mogola Imperio la sikoj regis ekde 1807, fine la britoj. Sub la brita dominado (1849-1947) la urbo iĝis municipo en 1867. Dum la brita periodo irigaciaj kanaloj estis konstruitaj. La ĉefe islama populacio apogis la estontan islaman Pakistanon, sed la sikoj kaj hinduoj migris al Barato, samtempe alvenis ialamanoj.

 
Monteta sanktejo de Kasur

La plimulto de la populacio estas panĝaboj laŭ nacieco.

Ekonomio redakti

Kasur estas industria urbego, sed la ĉirkaŭaĵo produktas agrikulturajn varojn. Oni produktas kemiaĵojn, teksaĵojn, ledajn varojn. La agrikultura branĉo produktas tritikojn, maizojn, rizojn, terpomojn, sukerkanojn kaj kurkumojn, fruktojn, legomojn, industriajn lignojn, mielojn, vaksojn.

En Kasur kampuso funkcias.

Klimato redakti

Kasur situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh) kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 24,3 °C. La varmo kulminas en junio averaĝe kun iom pli, ol 40 °C. Inter decembro kaj februaro prezentiĝas la plej malaltaj temperaturoj, iomete sub la frostopunkto. La averaĝa jara precipitaĵo varias inter 600-700 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen julie kaj aŭguste la musono portas pluvegon.

Bildoj pri Kasur
 
Tombo
 
 
 
 
Tekstila produktejo
 
Akvorezervujo


Trafiko redakti

Kasur kuŝas laŭ vojo inter Lahoro kaj Barato, krome estas multe da vojoj al la proksima regionoparto. En Kasur servas la flanka fervojo Lahoro-Bahavalpur (kiu ne estas la ĉefbranca linio).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Fontoj redakti