Katalepsio

simptomo de nenormala tenado de korpopozicioj

En medicino, katalepsio estas nerva kondiĉo de muskola rigideco kaj fiksiteco de korpoformo.

Katalepsio
psikopatologia simptomo

Katalepsio de knabo sur lito

Katalepsio de knabo sur lito
KIM-10 F20.2
vdr

Priskribo redakti

Jen oftaj simptomoj de katalepsiuloj:

  • Rigidaj dorso kaj trunko, sendepende de eksteraj stimuloj
  • Rigidaj membroj, sendepende de eksteraj stimuloj
  • Vaksa fleksiĝemo: se oni movas membron de katalepsiulo, la membro restas en la movitaj loko kaj formo.
  • Manko de respondo al eksteraj stimuloj
  • Malpliiĝo de respondemo al doloro
  • Perdo de muskola regado
  • Malrapidiĝo de korpaj funkcioj (ekz. spirado)

Etimologio redakti

La termino devenas de la helena vorto κᾰτᾰ́ληψῐς katálēpsis “preno”.

Famaj ekzemploj redakti

Laŭ la Simpozio de Platono, Sokrato ofte restis perfekte senmove dum multaj horoj, pensante. Laŭ kelkaj aŭtoroj, tio estas verŝajne kazo de katalepsio.[1]:76

Sankta Terezo de Ávila spertis katalepsion ekde 1539: ŝiaj kruroj rigidiĝis, kaj ŝi ne povis piediri dum tri jaroj.

En fikcio, en Romeo kaj Julieto de Ŝekspiro, Julieto trinkas pocion, kiu kaŭzas mortsimilan katalepsion.

Referencoj redakti

  1. D’Angour, Armand. (2019) Socrates in Love (angle). Bloomsbury Publishing.