Kataluna Interna Milito

La Kataluna Interna Milito (ankaŭ nomata Milito kontraŭ Johano la 2-a), estis interna milito en la Princlando Katalunio inter la jaroj 1462 kaj 1472. La du frakcioj, la pormonarkistoj apogis na Johano la 2-a de Aragono kaj la katalunaj konstituciistoj (kataluniistoj, paktistoj, kaj foruistoj) pridubis la amplekson de la reĝaj rajtoj en Katalunio. La francoj eniris en la militon foje flanke de Johano la 2-a, foje kun la katalunoj. La katalunoj, kiuj komence amasiĝis ĉirkaŭ la filo de Karlo de Viano, serĉis plurajn tron-postulantojn en opozicio al Johano dum la kurso de la konflikto. Barcelono restis ilia fortikejo ĝis la fino. Per ĝia kapitulaco la milito finiĝis kaj Johano venkis kaj restarigis la monarkian sistemon.

Reĝo Johano la 2-a de Aragono