Kataluna naciismo estas politika movado kiu pledas aŭ por pli da politika aŭtonomio aŭ por plena sendependeco de Katalunio disde Hispanio. Katalunaj naciistoj vidas sian movadon kiel vastan, kiu kunigas politikajn partiojn kaj civitanojn de maldekstre kaj de centro kaj dekstre.


Du ofte viditaj variaĵoj de la Estelada, la por-sendependeca flago
Protesto en Barcelono la 1an de oktobro 2018 la signo diras "memdetermino estas homa rajto"
Kataluna Konstitucio (1702).

Intelekte, katalunismo venas de la malsukcesaj provoj establi federacian ŝtaton en Hispanio en la kunteksto de la Unua Hispana Respubliko, Valentí-Almirall kaj aliaj intelektuloj kiuj partoprenis tiun procezon starigis novan politikan ideologion en la 19-a jarcento, restarigi aŭtonomion, same kiel akiri agnoskon por la kataluna lingvo. Tiuj postuloj estis resumitaj en la tielnomita Bazoj de Manresa en 1892.

Estante ampleksa movado, ĝi povas esti trovata en pluraj manieroj en la nuna politika scenaro. La plejmulto el la ĉefaj katalunaj partioj (CiU, PSC, ERC kaj ICV) aliĝas al katalunismo en ia amplekso, eĉ se iu el ili (PSC kaj ICV) foje malaprobis la ekzistantan enklasigon je "naciisto".

La kadro por iliaj naciaj postuloj ankaŭ diverĝas. Dum kelkaj limigas ilin al Katalunio, aliaj postulas serĉi por la agnosko de la politika personeco la teritorian amplekson de la tielnomita Kataluna Landaro, la katalun-parolantaj teritorioj kiel tutaĵo. Tiaj asertoj, kiuj povas esti vidataj kiel formo de tut-naciismo, povas esti legataj en oficialaj dokumentoj de CiU, ERC kaj PUK. Krom Katalunio, ĉefe katalun-parolantaj regionoj havas similajn aŭ proprajn naciismajn partiojn kaj koaliciojn kiuj iamaniere pledas por Kataluna Landaro: en la Valencia Komunumo, Bloc Nacional-I d'Esquerres, PSM kaj UM en Balearoj.

Esperanto permesas nuancigi inter du tre similaj terminoj. Tiele Katalunismo (el "kataluna") emfazus pri la kataluna nacia kulturo, dum Kataluniismo (el "Katalunio") emfazus pri la politika konstruo de Kataluna ŝtato.

Eventoj en la 21-a jarcento redakti

 
Manifestacio okazinta en Barcelono la 18-an de februaro 2006. "Som una nació" -"Ni estas nacio"

Dum 2004 kaj 2005 okazis reciprokaj bojkotoj inter la katalanaj naciistoj kaj la hispana publiko. Tiuj kiuj klopodis malhelpi la kandidatecon de la urbo de Madrido por la Olimpikoj de 2012, kaj la hispanoj reagis por bojkoti la katalunan trinkaĵon, la Cavan. Komence de 2006, la hispana registaro atingis interkonsenton kun Katalunio ke ili estus rekonitaj kiel "nacio" kiu daŭre estus inkludita en Hispanio.

Unu el la plej elstaraj amaskomunikilaj esprimoj de la streĉiĝo inter la centra hispana registaro en Madrido kaj la evoluanta sendependa konscio en Katalunio, kaj ĝia ĉefurbo Barcelono, estas la dramecaj futbaloj konataj kiel la "Klasiko", kiuj okazas inter la futbalaj teamoj de Real Madrido kaj Barçade Barcelono. Ĉi tiuj ludoj, inter du teamoj, kiuj estas ĉe la supro de la Hispana Supra Ligo, ricevas precipe altajn spektadrekordojn kaj tutmondan atenton, kaj ili vekas grandan streĉiĝon inter la fanoj, interalie pro la historia kaj politika streĉiĝo inter la teamoj, kaj finfine la nacioj ene de Hispanio. La prezidanto de la Hispana Futbala Asocio anoncis, ke Barcelono ne povos ludi en la hispana ligo se Katalunio akiros sendependecon.

La 9-an de novembro 2014, en la Kataluna Parlamento okazis voĉdono pri referendumo pri la apartigo de Katalunio de Hispanio, en kiu plimulto voĉdonis favore al ĝia ekzisto. La referendumo havas neniun juran statuson en Hispanio, kaj la partiestro kiu iniciatis la referendumon estas kandidato por proceso. En la elektoj de septembro 2015, separistoj gajnis grandan plimulton en la kataluna parlamento.

La 1-an de oktobro 2017, okazis referendumo pri la sendependecon el Hispanio, kion ĉeestis 42% de la loĝantoj de Katalunio en la fono de kolizioj inter la hispana polico kaj la katalunoj, resume 844 civiluloj estis vunditaj. Fine de la nombrado de voĉoj, la kataluna registaro anoncis, ke 90 procentoj voĉdonis por sendependeco, kun partopreno de 42,34 %. La enketo estis kompilita de la Kataluna Eŭropa Demokrata Partio (PDeCAT), la Respublikana Maldekstro de Katalunio (ERC), kaj aliaj nepartianoj, kun subtena interkonsento kun la por-kataluna maldekstra partio PAC. La opoziciaj partioj bojkotis la referendumon, argumentante, ke ĝi ne havas bazon, ĉar la leĝoj de Katalunio postulas du-trionan plimulton en la loka parlamento por ajna ŝanĝo en la jura kaj politika situacio en la regiono. La Hispana Konstitucia Tribunalo decidis ke la referendumo estis kontraŭkonstitucia kaj la hispana registaro sciigis ke ĝi estis nelegitima kaj ne rekonus ĝin, ĉar la hispana konstitucio ne permesas al ajna regiono okazigi referendumon pri sia sendependeco sen la konsento de Madrido. Ĝia ekzisto de la kataluna registaro kaŭzis konstitucian krizon en Hispanio.

La 10-an de oktobro 2017, la regiona prezidanto anoncis, ke li suspendas la deklaron de sendependeco por intertraktado kun la hispana registaro.

La 27-an de oktobro 2017, la Parlamento de Katalunio voĉdonis favore al la sendependeco kaj tuj poste estis deklarita sendependeco. Responde, la hispana registaro revokis la aŭtonomecon de la regiono.

La prezidanto de la regiono en la momento de la sendependecdeklaro, Carlos Puigdemon fuĝis al Belgio kaj poste al Germanio, kie li estis arestita kaj liberigita post proksimume monato.

La 21-an de decembro 2017, la parlamentaj elektoj de Katalunio kaj la separismaj partioj, kiuj postulas sendependecon, estis denove okazigitaj, konservis sian potencon kaj restis la plej grandaj partioj.

En oktobro 2019, kolizioj ekis denove post la proceso de protestestroj kiuj faris la referendumon du jarojn pli frue.