Katalunlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la kataluna lingvo

La katalunalingva Vikipedio (katalune Viquipèdia en català) estas kataluna aŭtonomeca eldono de Vikipedio.

Katalunlingva Vikipedio
Retadreso ca.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo kataluna
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 25-a de aprilo 2024
Artikolnombro 750 241
Profundeco 40
Paĝoj 1 875 026
Redaktoj 33 367 521
Uzantoj 480 700
Aktivaj uzantoj 1 233
Administrantoj 28
Dosieroj 11 478
vdr

Fondita la 16-an de marto 2001 kaj atinginta 200 000 artikolojn en septembro 2009, ĝi nun havas 750 000 artikolojn kaj 1233 aktivajn uzantojn. Ĝi kreiĝis nur minutojn post la unua ne-anglalingva vikipedio, la germanlingva versio. Malgraŭ la kreiĝo sekve al la germana vikipedio, la kataluna por proksimume du monatoj estis la sola ne-anglalingva vikipedio kiu jam havis artikolojn. Laŭ la stato meze de 2008 la kataluna vikipedio estis senkonkurence la plej larĝa eldono en regiona, neŝtata lingvo (kvankam la kataluna, precize rigardate estas la ŝtata lingvo de la ŝtateto Andoro, sed la absoluta plejmulto de katalunlingvanoj ne loĝas en tiu ŝtateto kaj la lingvo fakte ne rigardeblas "ŝtata"). Entute la kataluna lingvo konsideratas lingvo kun relative malgranda parolantaro kiu havas eksterproporcie altan ĉeeston en la interreto.[1]

En 2005 la uzantoj de la kataluna vikipedio debatis kiun nomon de la kataluna lingvo prezenti en la ĉefpaĝo kaj aliaj vikipediaj paĝoj, aŭ català, "kataluna", valencià, "valencia", aŭ kombino de ambaŭ, do català-valenciàcatalà o valencià. Kvankam ne estis konsento pri iu ajn el al proponoj, la uzantoj kompromise konsentis ke en artikoloj teme ligataj al Valencilando uziĝu la nomo valencià, kaj en ĉiuj aliaj artikoloj la nomo català preferiĝu.[2]. La ĉefpaĝo provas eviti la noman problemon, nomante la vikipedion simple aquesta versió, "tiu-ĉi versio".

Notoj redakti

  1. Jordi Aguilera i Antonio Novella, El català, un exemple d'èxit a Internet Arkivigite je 2010-03-08 per la retarkivo Wayback Machine Espai Internet - 3cat24.cat (katalune)
  2. Vidu la debaton pri la decidiga proceso pri uzo de la nomoj de la lingvo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti