Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta Katerina el Sieno. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Katarina.

Sankta Katarina de Sieno (naskiĝis la 25-an de marto 1347 en Sieno, mortis la 29-an de aprilo 1380 en Romo) estis triaordena dominikanino, kaj skolastika filozofo kaj teologo. Ankaŭ konata kiel Katerina el Sieno, ŝi multe laboris por revenigi la papon Gregorio la 11-a el Francio kie li troviĝis al Romo, la tradicia papejo, kaj en la establado de la paco inter la urboj-ŝtatoj en nuna Italio. Katarina de Sieno estis proklamita Doktoro de la Eklezio de la papo Paŭlo la 6-a en 1970. Ŝi estas unu el la du sanktaj patronoj de Italio, kune kun Francisko el Asizo, kaj unu el la ses patronoj de Eŭropo.

Sankta
Katarina de Sieno
Bildo pri Katarina de Sieno, 14
Bildo pri Katarina de Sieno, 14
Persona informo
Caterina da Siena
Naskonomo Caterina di Jacopo di Benincasa
Naskiĝo 25-an de marto 1347 (1347-03-25)
en Sieno,  Respubliko Sieno
Morto 29-an de aprilo 1380 (1380-04-29) (33-jaraĝa)
en Romo,  Papa Ŝtato
Mortis per apopleksio vd
Tombo Santa Maria sopra Minerva vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Loĝloko Sieno vd
Profesio
Okupo romkatolika monaĥino • politikistofilozofodiplomato • memuaristo • verkisto vd
Sanktulino, Doktoro de la Eklezio
Festotago 29-a de aprilo
Atributoj dominikana froko, lilio, libro, krucifikso, stigmatoj
Patroneco Italio, Eŭropo, flegistoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sankta Katarina de Sieno, de Polidoro da Caravaggio kaj Maturino da Firenze, en San Silvestro al Quirinale, Romo (ĉ. 1525).
Libro della divina dottrina, c. 1475