Katatonio

psika sindromo

En medicino, katatonio estas neŭropsikiatria konduta sindromo de nenormalaj movoj, nenormalaj kondutoj, kaj nemoviĝemo.[1]

Katatonio
psikopatologia sindromo • simptomo aŭ signo

KIM-10 F20.2
vdr

Priskribo redakti

La prezento de katatonio povas varii laŭ la subtipo kaj laŭ la paciento. Oftaj simptomoj inkluzivas la jenon:

  • Nemoviĝemo
  • Katalepsio
  • Muteco
  • Rifuzo de manĝo
  • Elrigardado
  • Rigideco
  • Sencelaj, ripetaj movoj de la korpo
  • Ripetado de sensignifaj lingvaĵoj

La intenso de la simtomoj povas kreskiĝi aŭ malkreskiĝi laŭ tempo dum epizodoj; la ekiĝo de katatonio povas esti akuta aŭ malakuta.

Historio redakti

La katatonio estis unue science priskribita en 1874 de la germana psikiatro Karl Ludwig Kahlbaum (1828–1899).[2]

Referencoj redakti

  1. Fink, Max; Michael Alan Taylor (2009-11). “The catatonia syndrome: forgotten but not gone”, Archives of General Psychiatry (en) 66 (11), p. 1173–1177. doi:10.1001/archgenpsychiatry.2009.141. 
  2. Kahlbaum, Karl Ludwig. (1874) Die Katatonie oder das Spannungsirresein. Eine klinische Form psychischer Krankheit (germane).

Eksteraj ligiloj redakti