Shaaw Tláa, konata ankaŭ kiel Kate Carmack (naskiĝis ĉ. 1862; mortis la 29-an de marto 1920) estis Tagiŝino, kiu naskiĝis ĉe la lago Bennett.

Kate Carmack
Shaaw Tláa
Shaaw Tláa
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1862
en Bennett Lake
Morto 19-a de marto 1920
en Carcross, Jukonio, Kanado
Mortokialo Hispana gripo
Loĝloko Carcross
Ŝtataneco Kanado
Familio
Frat(in)o Keish
Edz(in)o George Carmack
Okupo
Okupo orserĉisto
vdr

Ŝi vivis kun siaj gepatroj kaj sep gefratoj ĉe Carcross, Jukonio, Kanado. Ŝia patro, Kaachgaawáa, estis la ĉefo de la tlingita korvo-klano, ŝia patrino, Gus’dutéen, ano de la tagiŝa lupo-klano.[1]

Ŝia nomo signifas en la tlingita lingvo "patrino de gumbota ĉitono (Cryptochiton stelleri)".

Vivo redakti

Kiel juna virino ŝi edziniĝis al sia unua kuzo, Kult’ús. Sed komence de la 1880-aj jaroj ŝiaj edzo kaj filineto mortis pro gripo en Alasko. Tiam Shaaw Tlaa reiris al sia hejmvilaĝo, kie ŝi en 1887 renkontis George Carmack, kiam ŝiaj frato Keish kaj nevo Kaa Goox ekis al ĉasado kaj orserĉado kun la usonano. Ene de unu jaro ŝi iĝis la kvazaŭ-edzino de Carmack kaj transprenis la nomon Kate Carmack.[1]

Komence de 1889 kaj dum la sekvaj ses jaroj la paro vivis en la regiono de Fortymile. Carmack serĉis oron, kaptis bestojn kaj komercis, dum Kate kudris vintrajn vestojn, kiujn ŝi vendis al orserĉistoj. Naskiĝis filino, Graphie Grace Carmack en 1893 en Fort Selkirk (ŝi mortis la 29-an de marto 1920 en Carcross).[1]

Kate kaj ŝia edzo fiŝkaptis salmojn ĉe la enfluejo de la Klondike aŭguste 1896, kiam grupo gvidata de ŝia frato kaj du nevoj venis viziti ŝin. La grupo poste malkovris oron ĉe Rabbit Creek (poste nomita Bonanza Creek), kio estigis la Alaskan orimpetegon.[1] Iuj supozas, ke fakte Kate mem trovis la unuan oron.

Post riĉiĝo la Carmack translokiĝis al Kalifornio, kie vivis la fratino de George, Rose Watson (poste Rose Curtis). Iam Carmack forlasis Kalifornion, sed Kate daŭre vivis ĉe Rose.[2]

Carmack edziĝis al Marguerite Laimee en 1900, en Olimpia, Vaŝingtonio.[2] Kate, kiu ne kapablis pruvi, ke ŝi iĝis laŭleĝa edzino de Carmack, reiris al Carcross julie 1901.

Keish konstruis por ŝi kabanon apud la sia kaj ŝia filino Graphie vizitis lernejon en Carcross kaj Whitehorse antaŭ ol ŝi translokiĝis al Seattle.[1]

Kate mortis pro gripo en 1920 en Carcross.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti