Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto

La Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto (armene: Սուրբ Գրիգոր Լուսաւորիչ Մայր Եկեղեցի, Surp Grigor Lusavorich Mayr Yekeghetsi) estas la plej granda armena preĝejo en la mondo kaj ĝi troviĝas en la distrikto Kentrono de Erevano, Armenio. Ĝi situas tuj apud la metrostacio Zoravar Andranik. Ĝi estas konsiderata kie unu el la plej grandaj religiaj konstruaĵoj kune al la katedralo de Tbiliso en suda Kaŭkazio.

Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto de Erevano.

La katedralo estas la simbolo de la 1700-jara datreveno de la proklamado de kristanismo kiel religia ŝtato en Armenio kaj ĝi serĉas relikvojn de la sanktulo Gregorio la Iluminanto (Surp Grigor). La restaĵoj de la sanktulo estis portitaj el Napolo, Italio. Iom post la konsakrado de la katedralo, la papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis ĝin okaze de sia vizito al la lando.

Ĝi estis konstruita laŭ iniciatoj de la katolikoso Vazgen la 1-a. Ĝi estis dizajnita de la armena arkitekto Esteban Kurkĉjan. La konstruado ekiĝis la 7-an de aprilo 1997 kaj la konstrulaboro finiĝis en 2001.

Historio redakti

La katedralo estis konstruita per iniciato de la katolikoso Vazgen la 1-a. Ĝia konstruo komenciĝis la 7-an de aprilo 1997 per terbena beno farita fare de la katolikoso Garegino la 1-a. La preĝeja komplekso estis projektita de la arkitekto Stepan Kurkĉjan kaj la konstruado finiĝis en 2001.[1]

La konsekrado de la katedralo okazis la 23-an de septembro 2001, okaze de la 1700-a datreveno de la proklamo de kristanismo kiel la ŝtata religio de Armenio. La katedralo enhavas la restaĵojn de Sankta Gregorio la Iluminanto kaj la Sanktaj Restaĵoj de Sankta Gregorio, kiuj estis alportitaj de Napolo, Italio. Baldaŭ post la konsekro de la katedralo, papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis ĝin.[2]

Arkitekturo redakti

La grandega katedralo estas komplekso konsistanta el tri preĝejoj: la Katedralo (Ĉefa Preĝejo) kun 1700 sidlokoj kaj la Kapeloj de Sankta Tiridato la Reĝo kaj de Sankta Akkenino la Reĝino (ambaŭ kun 150 sidlokoj). Ĉi tiuj du reĝaj figuroj estis la decidaj helpantoj de Sankta Gregorio por konverti Armenion al kristanismo. La belfrida turo (kiu konsistas el pli ol 30 arkoj) kaj la kortego situas ĉe la enirejo de la Katedralo. Haloj por ricevoj kaj preĝej-rilataj agadoj estas disponigitaj sur la pli malalta etaĝo de la Ĉefa Preĝejo.

La suma areo de la komplekso estas ĉirkaŭ 3.822 kvadrataj metroj, dum la alteco de la katedralo el la tero ĝis la supro de la kruco estas 54 metroj.

La Ĉefa Preĝejo de la komplekso estis konstruita per la donaco de Richard Alexander Manoogian kaj Louise Manoogian Simone, en memoro de ilia forpasinta patro, filantropo, entreprenisto kaj iama prezidanto de AGBU Alex Manoogian kaj lia edzino Marie Manoogian. Aliflanke, la konstruado de la du kapeloj de la komplekso kompletiĝis per la donaco de Nazar kaj Artemis Nazarian kaj Kevork kaj Linda Kevorkian, dum la belfrido estis starigita per la donaco de Eduardo Eurnekian.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Yerevan churches. Oficiata retpaĝaro de la Erevana Urbodomo. Arkivita el la originalo je 2011-10-02. Alirita 2009-08-24.
  2. http://w2.vatican.va/content/john-paul-ii/en/homilies/2001/documents/hf_jp-ii_hom_20010926_yerevan-st-gregory.html APOSTOLIC VOYAGE IN ARMENIA, ECUMENICAL CELEBRATION, HOMILY OF JOHN PAUL II. Cathedral of St. Gregory the Illuminator, Erevano, 26an de septembro 2001

Eksteraj ligiloj redakti