Katedralo Sankta Mikaelo (Alba Iulia)

Katedralo de Sankta Mikaelo kaj Sankta Kruco estas romokatolika katedralo en Rumanio, en la urbo Alba Iulia.

Ĉefkatedralo de
Sankta Mikaelo kaj Sankta Kruco
Ĉefkatedralo de Sankta Mikaelo kaj Sankta Kruco en Alba Iulia
Ĉefkatedralo de Sankta Mikaelo kaj Sankta Kruco en Alba Iulia
katedralo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Alba Iulia
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
Statuso ĉefkatedralo ekde 1991
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 83 m
Larĝo 38 m
Alto 19 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La fondiĝo de la episkopejo okazis en 1009, la refondiĝo en 1714. Post la fondiĝo prakristana baziliko konstruiĝis, kiun baldaŭe la paganoj detruis. La dua, pli granda konstruaĵo fariĝis supozeble dum regado de Ladislao la 1-a (Hungario). La tataroj detruis ĝin en 1241. Poste ĝi rekonstruiĝis, parte, kiel gotika preĝejo, sed tuj poste la saksoj faris la detruojn en 1277. Denova rekonstruo kaj denova detruo okazis fare de turkoj en 1439. János Hunyadi apogis la rekonstruon. La detruoj ripetiĝis en 1601 fare de rumanoj kaj post 2 jaroj fare de Habsburga armeo, poste denove fare de la turkoj en 1658.

La konstruaĵo estas Monumento historia. Estas en la katedralo entombigita la hungara episkopo Imre Ónodi Czudar. Kermesoj okazas en la 28-an de junio kaj en la 12-an de septembro.

Konstruaĵo redakti

La predikejo restis el la 16-a jarcento. La sanktejo estas grandparte baroko. Diversaj sarkofagoj troviĝas en la ĉefkatedralo, kiuj estas malplenaj pro la oftaj detruoj kaj raboj. La plej malnovaj freskoj venis el la 16-a jarcento (Sankta Andreo, Sankta Jakobo).

En la katedralo estas entombigitaj la hungaraj episkopoj János Antalfi, György Mártonffy, Antal Bajtay, Gergely Sorger kaj Adolf Vorbuchner.

Fontoj redakti

Ĉefkatedralo de Sankta Mikaelo kaj Sankta Kruco
 
La ĉefkatedralo
 
La sanktejo
 
Fronto de la ĉefkatedralo
 
La turo
 
Skizo de la ĉefkatedralo
 
Sarkofago de Johano Hunyadi
 
Reliefo pri la sarkofago