Katedralo Sankta Mikaelo (Beogrado)
Katedralo de arkianĝelo Sankta Mikaelo estas serba ortodoksa katedralo en Serbio, en la ĉefurbo Beogrado, en la urbocentro. Ekde 1979 ĝi estas Monumento historia.
Katedralo de Sankta Mikaelo | |
---|---|
Katedralo de Sankta Mikaelo en Beogrado
| |
ortodoksa katedralo | |
Loko | |
Ŝtato | Serbio |
Municipo | Beogrado |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | serba ortodoksa eklezio |
Statuso | katedralo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo kaj malfrubaroko |
Konstruado | 1837–1840 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La katedralo estis preta en 1840. La interno estas riĉe ornamita, kiujn faris la plej eminentaj serbaj artistoj. En 1904 kronado okazis en la katedralo. En 1934 trakonstruadoj okazis.
Konstruaĵo redakti
Ekstere en niĉo Johano Baptisto estas videbla. Ĉe la flanko de la katedralo estas kapelo de Sankta Simono. En 1935 la bildoj estis pentritaj. La biblioteko kaj muzeo de serba ortodoksismo troviĝas en tiu konstruaĵo.
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio